{"title":"Recenzo pri nova germanlingva biografio de Zamenhof verkita de Andreas Künzli","authors":"Leif Nordenstorm","doi":"10.59718/ees32748","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees32748","url":null,"abstract":"Abunde aperis biografioj pri L. L. Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto. Ni povas ekzemple mencii la biografiojn de Privat (1920, 2007), Drezen (1928–1930, 1991), Boulton (1962, 1980), Holzhaus (1969), Maimon (1978), Ludovikito (1982), Cherpillod (1997), Centassi & Masson (2001), Banet-Fornalowa (2001), Nordenstorm & Lörnemark (2007), Romaniuk & Wiśniewski (2009) kaj Korĵenkov (2009). Tiu ĉi pli ol kvincentpaĝa germanlingva verko de Andreas Künzli malsimilas al multaj aliaj biografioj, kaj per sia dikeco, kaj ĉar ĝi celas akcenti la judecon de Zamenhof, kaj ankaŭ celas utiligi faktojn pri la historio de orienta Eŭropo kaj ĝia etne miksita loĝantaro por kompreni la vivon kaj verkon de L. L. Zamenhof.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"54 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"131075044","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Esenco kaj estonteco de la Fundamento de Esperanto","authors":"Geraldo Mattos","doi":"10.59718/ees19326","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees19326","url":null,"abstract":"Se ekzistas libro, kiun ĉiu esperanto-parolanto devus havigi al si kaj plurfoje relegi, tio certe estas la verko, kiun la Bulonja Kongreso sankciis en sia Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo la 9-an de Aŭgusto 1905: Fundamento de Esperanto! Tie ni povas legi la plej gravan artikolon de la konstitucio, kiu legitimas nian movadon (Zamenhof 1991: 37). Kio tamen estas la Fundamento de Esperanto?","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"1 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"128732471","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Esperanto: Esploraj prioritatoj","authors":"Humphrey Tonkin","doi":"10.59718/ees62843","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees62843","url":null,"abstract":"En sia komenco, Esperantologio, la studado de la fenomeno Esperanto, traktis ĉefe la lingvon. Sed Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, kreis, helpe de la unuaj adeptoj, ne nur lingvon sed ankaŭ komunumon kun akompanaj kulturaj kaj historiaj valoroj. Sekve, paralele kun la ekspansio de la Esperanto-movado, la studkampo Esperantologio iom post iom vastiĝis por inkluzivi historion, sociajn movadojn, literaturon kaj aliajn kampojn, inkluzive de la vivo kaj ideoj de Zamenhof. Interlingvistiko, la kompara studo de la lingvaj kondiĉoj por universala aŭ internacia lingvo, restis ĉefe lingvistike bazita kaj asociiĝis kun la multaj projektoj por ideala tutmonda lingvo aŭ helplingvo. Hodiaŭ, Esperantologio havas siajn apartajn instituciojn kaj apartajn alirojn al la fenomeno Esperanto: ili inkluzivas ne nur lingvistikon, sed socilingvistikon, etnografion, historion, literaturon kaj abundajn aliajn temojn, inkluzive la evoluon de la skriba kaj parola lingvo tra pli ol 130 jaroj. La nuna artikolo donas mallongan superrigardon de Esperantologio kaj ĝiaj branĉoj, kaj proponas prioritatojn por la estonteco. Eĉ se oni konsentas, ke la kampo vastiĝas kaj riĉiĝas, tamen la enpenetro de Esperanto kiel studobjekto en la diversajn disciplinojn restas nesufiĉa: Esperantologoj devas turni sin ankaŭ eksteren.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"1 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"130948963","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Detlev Blanke (1941-2016): Tuta vivo por interlingvistiko","authors":"S. Fiedler, C. Brosch","doi":"10.59718/ees81427","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees81427","url":null,"abstract":"Interlingvistoj, esperantologoj kaj Esperanto-parolantoj ne nur de Germanujo, sed de la tuta mondo funebras pri unu el siaj plej gravaj kaj konataj fakuloj: La 20-an de Aŭgusto 2016 subite kaj neatendite mortis Detlev Blanke. Detlev Blanke naskiĝis la 30-an de Majo 1941 en Neumünster (norda Germanujo) kaj kreskis proksime al la ĉebalta urbo Wismar. Kiel abituriento en 1959 li ekstudis ĉe la universitato de Rostock kaj poste dum kvar jaroj laboris kiel mezlerneja instruisto pri la germana kaj geografio proksime al Wismar. Jam en 1957 li memstude lernis Esperanton, kies movado ja en GDR (Orienta Germanujo) rajtis reorganizi sin nur depost 1965. Sed jam en la antaŭa tempo li agitis, kiel li mem esprimis, 'duonlaŭleĝe', prelegante pri Esperanto, gvidante kursojn kaj verkante artikolojn por gazetoj. En 1964 en Rostock li organizis la unuan interlingvistikan seminarion en GDR-a universitato. En tiu tempo Blanke jam aktivis internacie en TEJO.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"72 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"126261283","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Michel Duc Goninaz, lingvisto kaj akordionisto","authors":"Jacques Le Puil","doi":"10.59718/ees71634","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees71634","url":null,"abstract":"Michel Duc Goninaz mortis... jen kion mi aŭdis telefone de malnova konatino. La ŝoko estis vere tre granda, ĉar mi tute ne antaŭvidis tiel rapidan foriron. Kun Michel ni konatiĝis antaŭ preskaŭ 40 jaroj; mi tiam estis 36-jara kaj li 42. Kiam kadre de la gazeto de la junaj SAT-anoj mi kreis la 'Epikuran grupon', tuj Michel aliĝis al tiu tute neformala grupo. Post la kreado de La KancerKliniko, Michel kontribuos al ĝi ekde la numero 4, oktobro/novembro/decembro 1977 kun artikolo kies titolo estis 'El la taglibro de neŭrozulo'. Poste lia artikolo havos la nomon 'El la taglibro de nekuracebla optimisto'.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"2015 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"125713164","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Paul Neergaard kaj la problemo de la scienca lingvaĵo","authors":"C. Støp-Bowitz","doi":"10.59718/ees31254","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees31254","url":null,"abstract":"Jam frue Paul Neergaard ekinteresiĝis pri serĉado de taŭgaj vortformoj de la tehnika lingvaĵo, kiel atestas lia verŝajne unua publikigaĵo pri la temo: Fremdvortoj en Esperanto. La 15-a regulo de la Fundamenta gramatiko en teorio kaj praktiko (1933a). Sed estante mem sciencisto, botanikisto, li baldaŭ sin turnis al la problemoj de la faka scienca lingvaĵo. Neergaard ne ellaboris terminaron,li simple ekuzis la lingvon verkante pri sciencaj temoj, publikigante jen sciencajn, jen popularsciencajn artikolojn. Kiel li mem skribis (1955b): “Nur la praktikado povas enblovi la spiron de la vivo en la proponitajn terminojn.” Siajn pensojn kaj vidpunktojn pri terminologiaj principoj, precipe en rilato al biologio, Neergaard kolektis en grava artikolo en Scienca revuo (1955b) kaj en sia ISU-prelego 1962 en Kopenhago (1963).","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"60 ","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"133615963","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"'Vi vidis antaŭe la venkon de l’ vero!' Leon Zamenhofs Nachrufgedicht auf Leopold Einstein von 1922","authors":"Bernd Krause","doi":"10.59718/ees34519","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees34519","url":null,"abstract":"Der Nürnberger Lehrer und Schriftsteller Leopold Einstein (1833–1890) war zweifellos einer der prägenden Persönlichkeiten in den ersten Jahren der Esperanto-Bewegung. Er war derjenige, der 1888, nur ein Jahr nach der Veröffentlichung von Ludwik Lejzer Zamenhofs Plansprachenprojekt, dafür sorgte, dass der bereits 1885 gegründete Nürnberger Weltspracheverein sich fortan als weltweit quasi erste Esperanto-Ortsgruppe der Pflege dieser „Lingvo internacia“ verschrieb. Im gleichen Jahr erschien auch seine für die weitere Verbreitung des Esperanto maßgebliche Schrift La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltspracheproblem Lehrbuch und Propagandaschrift für Esperanto zugleich. Einstein, der sich zuvor, vorbehaltlich des Erscheinens eines besseren Projektes, für Volapük stark gemacht hatte, war von der Wirksamkeit des Esperanto so überzeugt, dass er an dessen Schöpfer Zamenhof schrieb: „La demando de lingvo tutmonda estas fine absolute solvita!“ (Die Frage einer universellen Sprache ist endlich umfassend gelöst!).","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"2 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"128037992","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"La pola kulturo en la tempo de Ludoviko Zamenhof, prilumita de la fenomeno de akceptado de Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz","authors":"Bogusław Dopart, Sabina Bobran","doi":"10.59718/ees46751","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees46751","url":null,"abstract":"La celo de la artikolo estas livero de ŝlosiloj al la multnivela identeco de la kreinto de esperanto, humanisto el la mezorienta parto de Eŭropo. La biografio faras Ludovikon Zamenhof heredanto de la tradicio de la juda diasporo en Pollando, sed ankaŭ de la tradicio de la pola intelektularo, formita per la naciaj ideoj kaj la eŭropa universalismo, per la romantikisma simbolaro kaj la pozitivisma penso. La naskiĝloko de L. Zamenhof situas sur la mapo de la Pola Respubliko, longdaŭra unio de nacioj en Eŭropo (1569-1795), sur teritorio restanta sub kulturaj influoj rusaj kaj germanaj. Lia naskiĝtempo situas en la periodo de manko de sendependeco de la Respubliko (1795-1918), kaj lia infanaĝo dum kaj post la lasta nacia insurekcio, la januara (1863-1864). La pola kulturo tiam alproprigas al si la grandan heredaĵon de romantikismo, kaj en kontakto kun la eŭropaj scienco, filozofio, literaturo ĝi servas transformiĝon de la komunumo de poloj en demokratan kaj modernan nacion. En tiu procezo gravan rolon ludas la tiutempa ekscitoplena transprenado de la enhavo de Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz, la nacia epopeo (esperantigita de Antoni Grabowski).","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"14 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"131537996","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Recenzo de la libro: Collinson, W.E. (2019). La homa lingvo / Human language. A. Tellier & W. Jansen (Red.). Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.","authors":"Sébastien Moret","doi":"10.59718/ees96328","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees96328","url":null,"abstract":"En 1927 la lingvisto kaj esperantisto William E. Collinson (1889-1969), profesoro pri germana lingvo kaj kompara lingvistiko en la Universitato de Liverpolo, publikigis esperantlingvan libron kun titolo La homa lingvo. Temas pri 'la unua enkonduko en lingvosciencon ĝis nun aperinta en Esperanto' (p.28). Tiu libro estis reeldonita en 2019 fare de Angela Tellier kaj Wim Jansen, kun anglalingva traduko, dulingva (angla kaj esperanto) prezentado, dulingva personindekso kaj dulingva notaro. La anglalingvan tradukon faris Simon Davies. Kees Hengeveld, profesoro pri teoria lingvistiko en Amsterdamo, skribis la Foreword / Antaŭparolo[n].","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"24 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"125450875","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Zamenhof kaj la liberala-komunuma debato","authors":"Esther Schor","doi":"10.59718/ees37542","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees37542","url":null,"abstract":"Tiu ĉi studo celas analizi la fruan pensadon de Ludoviko Lazaro Zamenhof (1887-1917) en la lumo de la tielnomata liberala-komunuma debato. Tiu debato lanĉiĝis en la fruaj 1980aj jaroj. Ĉe la liberala flanko estis tiuj kiuj difinis la nocion de liberala memo, kiu portas rajtojn, sendepende de identeco (laŭ la vidpunkto de John Rawls); ĉe la komunuma flanko estis tiuj kiuj subtenis la nocion de komunumoj kun rajtoj kaj celoj (laŭ Michael Sandel). Sed tiu debato lastatempe fariĝis dialogo, en kiu ĉiu flanko defias la alian, ke ĝi pravigu siajn pretendojn – ontologiajn, politikajn aŭ etikajn. La nuna studo asertas, ke, unu jarcenton pli frue, Zamenhof troviĝis en simila dialogo inter liberalismo kaj komunumismo, inventinte movadon, kiu potenciale kapablus trovi ekvilibron inter homaj rajtoj unuflanke kaj nocioj de “boneco” akceptitaj de diversaj komunumoj, aliflanke. Tamen, la politika potencialo de la vizio de Zamenhof pri Esperanto estis subfosita (kvankam ne detruita) en la Deklaracio de Bulonjo, kiu distancigis sin de interkonsiliĝa debato kaj elĵetis religiajn kaj etikajn idealojn.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"82 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"121217242","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}