{"title":"Ĉu veraj aŭ falsaj amikoj? Leksikaj (mal)koincidoj en la tradukado inter la hispana kaj Esperanto","authors":"Maciej Paweł Jaskot","doi":"10.59718/ees54978","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees54978","url":null,"abstract":"Tiu ĉi artikolo ekestas de la intereso de la aŭtoro rilate al leksikaj fenomenoj observeblaj inter similaj lingvoj. La artikolo komenciĝas per enkonduko en la temon de falsaj amikoj, post kiu sekvas prezento de difinoj de la pritraktata fenomeno. Poste la aŭtoro prezentas sian proponon de klasifiko de hispanaj-esperantaj falsaj amikoj. La priskribometodo de la fenomeno de falsaj amikoj estas simpla. Estis selektitaj esperantaj vortoj, kiuj laŭ la aŭtoro – pro siaj grafika aŭ akustika formo – povas konfuzi parolanton de la hispana. La aŭtoro estas konscia, ke la proponita elekto koncernas eblajn falsajn amikojn pro tio, ke oni disponas pri neniaj studoj povantaj konfirmi kiom ofte ripetiĝas la misutiligo de iu esperanta vorto uzita kun hispandevena signifo.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"93 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"134094707","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"La Esperanto-movado en Tanzanio kaj Togolando","authors":"Heidi Goes","doi":"10.59718/ees36712","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees36712","url":null,"abstract":"Kvankam la afrika Esperanto-movado jam ekzistas dum kelkaj jardekoj, kaj ankaŭ estas pridebatata en la cetera movado, ĝis nun ne ekzistas fidindaj sociologiaj esploroj pri ĝi. Estas la celo de tiu ĉi artikolo vastigi la sciojn pri la strukturo de tiu ĉi juna movado kaj ĝiaj problemoj. La donitaĵoj estas bazitaj sur demandaroj kiuj estis responditaj de esperantistoj en Tanzanio kaj Togolando en aŭgusto–septembro respektive decembro de 1998.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"315 5 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"124255146","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"La strukturo de Esperanto kiel faktoro por certigi ĝian funkcion rilate al Lingvaj Rajtoj: Ĉefe pri la koncepto de lingvolernado kaj pri konscio de lingva normo","authors":"Hidenori Kadoja","doi":"10.59718/ees23796","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees23796","url":null,"abstract":"La aŭtoro unue montras ke la teoria universala bazo unusola ebla por Esperanto kaj la movado estas lingvorajtoj, kaj starigas novan koncepton, laŭlingvorajta valoro. Ekster la Esperanto-movado ĝenerale oni signifigas la ideon lingvorajto, ke ĉiu homo tenas rajton uzi la lingvojn kiujn tiu deziras uzi. Sed la movado evolue rekreis la ideon por ke tiu signifu ke homoj havas rajton komuniki demokratie, egale. Tiel la movado bazis sin sur la rekreita koncepto de lingvorajtoj, kaj ĝi akiris laŭlingvorajtan valoron. El ĉi tiu vidpunkto la aŭtoro indikas kelkajn problemojn teoriajn, kritike al la ĝisnuna kaj nuntempa Esperanta movado. La unua problemo estas komprenomaniero de Esperanta lernado kaj instruado. En la movado tre verŝajne preskaŭ ĉiuj kredas ke ju pli multe da lernado kaj kapablo Esperanta, des pli bone. La penso tute ne pravas, kaj kontraŭas la movadan bazon, laŭlingvorajtan valoron. Ĉar multe da lernado kaj la granda kapablo postulas lernantojn tro multe da resurso por lerni, t.e. tempo, mono kaj lernokapablo. Tio grandigas malegalecon inter Esperantaj uzantoj. Alivorte la Esperanta movado devas celi ĝustan nivelon de lernado kaj instruado, kiu ne devas esti troa. Pri lernoresurso la aŭtoro temigas ankaŭ necesecon de Esperanto-vorta kaj uzmaniera faciligado. Nuntempa Esperanto estas tro forte eŭropigita, ne nur pri latin- aŭ grek-originaj vortoj malfacilaj, sed ankaŭ pri kutimesprimo kaj komunikadaj reguloj, ekzemple saluto per manpremo. Tiaj elementoj ege malaltigas la laŭlingvorajtan valoron. Tial ni devas rekrei tiajn vortojn kaj esprimojn uzante nur bazajn facilajn vortojn, kaj neŭtrale deeŭropigi la komunikmanieron. Sensocioseksigado de Esperanto estas ankaŭ necesa. Seksa duismo, ekzemple en pronomoj kaj priseksaj esprimoj, kaj seksisma ideologio en la sufikso -in- kontraŭas homrajton, kiu estas la teoria bazo de la movado. Esperanta movado sur la bazo de unu el la homrajtoj, nome lingvorajtoj, devas transformi Esperanton por ne nei aliajn homrajtojn, kiel foresto de seksa diskriminacio. Ĉi-tiel por teni laŭlingvorajtan valoron, Esperanta movado devos pensi pri problemaj fenomenoj, kiuj kontraŭas laŭlingvorajtan valoron. Por planlingvo kiel Esperanto lingva regulismo estas vere nemalhavebla. Generale en la diskuto pri neplanlingvoj, lingva regulismo funkcias nedemokratike kaj aŭtoritatisme. Alie priskribismo kiu respektas lingovoŝanĝojn naturajn estas lingvodemokratia. Sed pri la planlingvo Esperanto, tute male. La Esperanta movado, kiu havas objektivan bazon, laŭlingvorajtan valoron, devas ĉiam esti lingvoregulisma por teni la bazon. Por altigi tiun valoron, ni devos fari senfine pli da esploro estontece. La aŭtoro provis komenci tion per tiu ĉi kontribuo montrante kelkajn konkretajn problemerojn.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"11 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"124357756","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Ekesto, evoluo kaj estonteco de Historia Vortaro de Esperanto","authors":"Gonçalo Neves","doi":"10.59718/ees48125","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees48125","url":null,"abstract":"La Historia Vortaro (ĉi-sekve HV) estas ampleksa konkordanco de la tuta lingvouzo de Esperanto dum difinita periodo, en kiu dokumentiĝas, inter aliaj datumoj, la plej fruaj uzoj de ĉiu vorto, radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo. HV estas do PIV-aspekta vortaro, tamen plejparte sen difinoj kaj kun rigora citaĵa referencaro. Per HV oni ekzemple ekscias ne nur, kiu-kiam-kie lanĉis la radikon am/, sed ankaŭ kiu(j)-kiam-kie iniciatis ĉiun ĉi-radikan derivaĵon kaj kunmetaĵon (aminda, amindumi, enamiĝi, geamantoj, gastama, ktp). La 113-paĝa unua eldono de HV aperis en 2011 sub la titolo Historia Vortaro de Esperanto 1887-1888, plume de Gonçalo Neves. Por verki ĝin, la aŭtoro kronologie esploris ĉiujn skribitajn dokumentojn el tiu dujara periodo kaj metode registris ĉiujn vortojn kiuj aperas en ili. Post 2017 ankaŭ la germana esperantologo Bernhard Pabst kontribuis al la HV. Rezulte de tiu kunlaboro, aperis en 2018 la 440-paĝa Historia Vortaro de Esperanto 1887-1889, kun aldono de dokumentoj aperintaj en 1889, kiel la zamenhofaj Vortaro Rusa-Internacia kaj Meza Vortaro Esperanto-Germana. La estonta evoluo de HV dependos ne nur de la profesia okupiĝo de la aŭtoroj, sed ankaŭ de la intereso, kiun la verko vekos inter esperantologoj, leksikografoj kaj aliaj intelektuloj, kaj de eventuala apogo kunverka aŭ alispeca.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"23 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"121290978","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"On Detlev Blanke: Beyond Esperanto","authors":"Michael D. Gordin","doi":"10.59718/ees92453","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees92453","url":null,"abstract":"On 20 August 2016, the scholarly community lost a trusted and generous friend, Detlev Blanke. For most of those familiar with his work - and surely for most readers of this journal - Detlev was widely known as an Esperantist and an Esperantologist. The fine but significant distinction between the two represents one of the hallmarks of his multifaceted contributions to the study of Plansprachen ('planned languages', the alternative to 'constructed languages' and 'artificial languages' that he promoted so eloquently). It is also the reason that I am writing this tribute to his memory in English, neither the primary language of this journal (Esperanto) nor the language in which I communicated with Detlev (German). To me, the most salient characteristic of his tremendous contribution to this area of linguistic study and linguistic experience has been the conviction that Plansprachen are not just for enthusiasts, and that Esperanto has much to offer those who do not identify themselves as samideanoj or as members of any of the various planned-language communities. He advocated for discussion and understanding beyond these often highly-policed intellectual borders, and it was this expansive outreach that I personally most treasure in his memory.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"42 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"125037717","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"'[…] a slim core of Esperanto roots […] and a huge periphery of (English) borrowings?' Ĉu Esperanto fariĝas pli kaj pli angleca?","authors":"S. Fiedler","doi":"10.59718/ees26753","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees26753","url":null,"abstract":"La angla lingvo fariĝis la ĉefa ilo de internacia komunikado. Ĝia vasta uzado kiel lingvafrankao kondukas al ŝanĝiĝoj en multaj lingvoj. Influoj senteblas sur ĉiuj strukturaj ebenoj de la lingvosistemo, sed precipe en la leksiko. Kelkaj inter tiuj estas klare videblaj, aliaj kaŝitaj. Ĉi tiu artikolo provas prilumi la influon de la angla al Esperanto por eltrovi ĉu lastatempaj prognozoj pri la evoluo de ĉi tiu planlingvo estas kredeblaj. La artikolo baziĝas sur korpuso de aŭtentika parola komunikado kompilita dum diversspecaj aranĝoj. La ĝenroj estis prelegoj, debatoj, laborkunsidoj, neformalaj ĉetablaj konversacioj kaj ekskursoj. Montriĝas, ke lingvoalternado kaj lingvomiksado (kaj ankaŭ la uzo de anglaj vortoj kaj frazoj) estas trovataj pli malofte en Esperanto ol en la uzo de aliaj (fremd)lingvoj kaj laŭkvante kaj laŭkvalite (t.e. rilate al la funkcioj). Gravan rolon ludas la alte evoluinta lingvokonscio kaj sinteno de lingvolojaleco inter Esperanto-parolantoj. La rezultoj havas paralelojn al la situacio en endanĝerigitaj lingvoj.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"24 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"126512640","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Planlingvoj kaj piĝinaj/kreolaj lingvoj: Komunikiloj el la skribotablo aŭ pro bezono. Komparo de kelkaj aspektoj de esperanto kaj tokpisino","authors":"Bengt-Arne Wickström","doi":"10.59718/ees36192","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees36192","url":null,"abstract":"Piĝinaj/kreolaj lingvoj estiĝas pro la neceso komuniki en sociaj situacioj sen komuna lingvo. Almenaŭ kelkaj planlingvoj estas kreitaj de siaj aŭtoroj por faciligi komunikadon inter homoj de malsimilaj denaskaj lingvoj. En la unua kazo do spontanee ekkreiĝas la lingvaj rimedoj kaj en la dua ilin konscie kreas la aŭtoro de la lingvo. Nia hipotezo estas, ke en ambaŭ situacioj similaj strukturoj rezultas. Por testi tiun hipotezon ni komparas la strukturon de tokpisino kun tiu de esperanto laŭ kelkaj principe ekonomikaj kriterioj por optimuma strukturo de la lingva sistemo: klareco kaj koncizeco, precizeco kaj fl eksemo kaj ankaŭ reguleco kaj oportuneco. Post klariga diskuto de la kriterioj kelkaj aspektoj de la leksiko, morfologio kaj sintakso de la du lingvoj estas komparataj. Ni povas konkludi, ke ili havas multe da similaĵoj, sed ankaŭ kelkajn diferencojn. Tamen, ne eblas forĵeti la hipotezon, ke la spontanee evoluinta tokpisino kaj la konscie planita esperanto trovis similajn solvojn al la problemo ebligi efikan komunikadon.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"19 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"126698481","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Antaŭparolo: EES, kuraĝigante la disvolviĝon de novaj ideoj ekde 1949","authors":"Guilherme Fians, Humphrey Tonkin","doi":"10.59718/ees12578","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees12578","url":null,"abstract":"Homoj ofte neglektas la gravecon de la rutino, konsiderante ĉiutagaĵojn enuaj. Tamen, dum oni babilas, ridas, suferas kaj laboras en sia ordinara vivo, oni lernas kaj ankaŭ elformas neordinarajn ideojn. Tiamaniere, antaŭ pli ol 130 jaroj, iu homo pensis pri kiel senkonflikte rilati kun siaj najbaroj. Rezulte de tiu ŝajne ordinara konsidero, kreiĝis Esperanto. Siavice, ĉi tiu lingvo - samkiel pluraj aliaj planlingvoj - provizis al homoj neatenditajn pensmanierojn, praktikojn kaj formojn de sinesprimo. Kompreni tiajn pensmanierojn kaj praktikojn - kaj videbligi tiajn klopodojn kompreni ilin - estas en la kerno de la ekzistado de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies (EES).","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"7 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"127926547","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Lingva Kritiko (1932-1935): La unua esperantologia periodaĵo","authors":"Bernhard Pabst","doi":"10.59718/ees59746","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees59746","url":null,"abstract":"Lingva Kritiko (Language Critique) was the first specialized periodical dedicated exclusively to 'Studies and Notes on Grammar, Dictionary and Style' of Esperanto. As a monthly supplement to Heroldo de Esperanto, 112 pages of volume 1 were published in Cologne between 1932 and 1935 until publication ceased due to the economical and political pressure in Nazi Germany. With its many discussions on esperantology the periodical is still of more than historical interest. An annotated chronological index references disputes then current over such issues as neologisms and technical terminology, the passive participles, and the objective genitive.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"22 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"121970366","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Unu hindunia infanlibro en Eŭropo, tri eŭropaj infanlibroj en Hinda Unio","authors":"Spomenka Štimec","doi":"10.59718/ees63958","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees63958","url":null,"abstract":"La Eŭropa Komisiono en la jaro 2008 per sia agentejo E.A.C.E.A. (Agentejo por edukado, aŭdvidiaj programoj kaj kulturo) alvokis projektojn en la kultura kampo, kiuj proksimigos Hindan Union al Eŭropo kaj Eŭropon al Hinda Unio. Rajtis kandidatigi siajn projektojn tiuj kulturagantaj instancoj kiuj povis pruvi jam antaŭan sukcesan kunlaboron kun partneroj el Hinda Unio.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"43 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"130769767","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}