La strukturo de Esperanto kiel faktoro por certigi ĝian funkcion rilate al Lingvaj Rajtoj: Ĉefe pri la koncepto de lingvolernado kaj pri konscio de lingva normo
{"title":"La strukturo de Esperanto kiel faktoro por certigi ĝian funkcion rilate al Lingvaj Rajtoj: Ĉefe pri la koncepto de lingvolernado kaj pri konscio de lingva normo","authors":"Hidenori Kadoja","doi":"10.59718/ees23796","DOIUrl":null,"url":null,"abstract":"La aŭtoro unue montras ke la teoria universala bazo unusola ebla por Esperanto kaj la movado estas lingvorajtoj, kaj starigas novan koncepton, laŭlingvorajta valoro. Ekster la Esperanto-movado ĝenerale oni signifigas la ideon lingvorajto, ke ĉiu homo tenas rajton uzi la lingvojn kiujn tiu deziras uzi. Sed la movado evolue rekreis la ideon por ke tiu signifu ke homoj havas rajton komuniki demokratie, egale. Tiel la movado bazis sin sur la rekreita koncepto de lingvorajtoj, kaj ĝi akiris laŭlingvorajtan valoron. El ĉi tiu vidpunkto la aŭtoro indikas kelkajn problemojn teoriajn, kritike al la ĝisnuna kaj nuntempa Esperanta movado. La unua problemo estas komprenomaniero de Esperanta lernado kaj instruado. En la movado tre verŝajne preskaŭ ĉiuj kredas ke ju pli multe da lernado kaj kapablo Esperanta, des pli bone. La penso tute ne pravas, kaj kontraŭas la movadan bazon, laŭlingvorajtan valoron. Ĉar multe da lernado kaj la granda kapablo postulas lernantojn tro multe da resurso por lerni, t.e. tempo, mono kaj lernokapablo. Tio grandigas malegalecon inter Esperantaj uzantoj. Alivorte la Esperanta movado devas celi ĝustan nivelon de lernado kaj instruado, kiu ne devas esti troa. Pri lernoresurso la aŭtoro temigas ankaŭ necesecon de Esperanto-vorta kaj uzmaniera faciligado. Nuntempa Esperanto estas tro forte eŭropigita, ne nur pri latin- aŭ grek-originaj vortoj malfacilaj, sed ankaŭ pri kutimesprimo kaj komunikadaj reguloj, ekzemple saluto per manpremo. Tiaj elementoj ege malaltigas la laŭlingvorajtan valoron. Tial ni devas rekrei tiajn vortojn kaj esprimojn uzante nur bazajn facilajn vortojn, kaj neŭtrale deeŭropigi la komunikmanieron. Sensocioseksigado de Esperanto estas ankaŭ necesa. Seksa duismo, ekzemple en pronomoj kaj priseksaj esprimoj, kaj seksisma ideologio en la sufikso -in- kontraŭas homrajton, kiu estas la teoria bazo de la movado. Esperanta movado sur la bazo de unu el la homrajtoj, nome lingvorajtoj, devas transformi Esperanton por ne nei aliajn homrajtojn, kiel foresto de seksa diskriminacio. Ĉi-tiel por teni laŭlingvorajtan valoron, Esperanta movado devos pensi pri problemaj fenomenoj, kiuj kontraŭas laŭlingvorajtan valoron. Por planlingvo kiel Esperanto lingva regulismo estas vere nemalhavebla. Generale en la diskuto pri neplanlingvoj, lingva regulismo funkcias nedemokratike kaj aŭtoritatisme. Alie priskribismo kiu respektas lingovoŝanĝojn naturajn estas lingvodemokratia. Sed pri la planlingvo Esperanto, tute male. La Esperanta movado, kiu havas objektivan bazon, laŭlingvorajtan valoron, devas ĉiam esti lingvoregulisma por teni la bazon. Por altigi tiun valoron, ni devos fari senfine pli da esploro estontece. La aŭtoro provis komenci tion per tiu ĉi kontribuo montrante kelkajn konkretajn problemerojn.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"11 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0000,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":"0","resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":null,"PeriodicalName":"Esperantologio / Esperanto Studies","FirstCategoryId":"1085","ListUrlMain":"https://doi.org/10.59718/ees23796","RegionNum":0,"RegionCategory":null,"ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":null,"EPubDate":"","PubModel":"","JCR":"","JCRName":"","Score":null,"Total":0}
引用次数: 0
Abstract
La aŭtoro unue montras ke la teoria universala bazo unusola ebla por Esperanto kaj la movado estas lingvorajtoj, kaj starigas novan koncepton, laŭlingvorajta valoro. Ekster la Esperanto-movado ĝenerale oni signifigas la ideon lingvorajto, ke ĉiu homo tenas rajton uzi la lingvojn kiujn tiu deziras uzi. Sed la movado evolue rekreis la ideon por ke tiu signifu ke homoj havas rajton komuniki demokratie, egale. Tiel la movado bazis sin sur la rekreita koncepto de lingvorajtoj, kaj ĝi akiris laŭlingvorajtan valoron. El ĉi tiu vidpunkto la aŭtoro indikas kelkajn problemojn teoriajn, kritike al la ĝisnuna kaj nuntempa Esperanta movado. La unua problemo estas komprenomaniero de Esperanta lernado kaj instruado. En la movado tre verŝajne preskaŭ ĉiuj kredas ke ju pli multe da lernado kaj kapablo Esperanta, des pli bone. La penso tute ne pravas, kaj kontraŭas la movadan bazon, laŭlingvorajtan valoron. Ĉar multe da lernado kaj la granda kapablo postulas lernantojn tro multe da resurso por lerni, t.e. tempo, mono kaj lernokapablo. Tio grandigas malegalecon inter Esperantaj uzantoj. Alivorte la Esperanta movado devas celi ĝustan nivelon de lernado kaj instruado, kiu ne devas esti troa. Pri lernoresurso la aŭtoro temigas ankaŭ necesecon de Esperanto-vorta kaj uzmaniera faciligado. Nuntempa Esperanto estas tro forte eŭropigita, ne nur pri latin- aŭ grek-originaj vortoj malfacilaj, sed ankaŭ pri kutimesprimo kaj komunikadaj reguloj, ekzemple saluto per manpremo. Tiaj elementoj ege malaltigas la laŭlingvorajtan valoron. Tial ni devas rekrei tiajn vortojn kaj esprimojn uzante nur bazajn facilajn vortojn, kaj neŭtrale deeŭropigi la komunikmanieron. Sensocioseksigado de Esperanto estas ankaŭ necesa. Seksa duismo, ekzemple en pronomoj kaj priseksaj esprimoj, kaj seksisma ideologio en la sufikso -in- kontraŭas homrajton, kiu estas la teoria bazo de la movado. Esperanta movado sur la bazo de unu el la homrajtoj, nome lingvorajtoj, devas transformi Esperanton por ne nei aliajn homrajtojn, kiel foresto de seksa diskriminacio. Ĉi-tiel por teni laŭlingvorajtan valoron, Esperanta movado devos pensi pri problemaj fenomenoj, kiuj kontraŭas laŭlingvorajtan valoron. Por planlingvo kiel Esperanto lingva regulismo estas vere nemalhavebla. Generale en la diskuto pri neplanlingvoj, lingva regulismo funkcias nedemokratike kaj aŭtoritatisme. Alie priskribismo kiu respektas lingovoŝanĝojn naturajn estas lingvodemokratia. Sed pri la planlingvo Esperanto, tute male. La Esperanta movado, kiu havas objektivan bazon, laŭlingvorajtan valoron, devas ĉiam esti lingvoregulisma por teni la bazon. Por altigi tiun valoron, ni devos fari senfine pli da esploro estontece. La aŭtoro provis komenci tion per tiu ĉi kontribuo montrante kelkajn konkretajn problemerojn.