{"title":"Ekesto, evoluo kaj estonteco de Historia Vortaro de Esperanto","authors":"Gonçalo Neves","doi":"10.59718/ees48125","DOIUrl":null,"url":null,"abstract":"La Historia Vortaro (ĉi-sekve HV) estas ampleksa konkordanco de la tuta lingvouzo de Esperanto dum difinita periodo, en kiu dokumentiĝas, inter aliaj datumoj, la plej fruaj uzoj de ĉiu vorto, radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo. HV estas do PIV-aspekta vortaro, tamen plejparte sen difinoj kaj kun rigora citaĵa referencaro. Per HV oni ekzemple ekscias ne nur, kiu-kiam-kie lanĉis la radikon am/, sed ankaŭ kiu(j)-kiam-kie iniciatis ĉiun ĉi-radikan derivaĵon kaj kunmetaĵon (aminda, amindumi, enamiĝi, geamantoj, gastama, ktp). La 113-paĝa unua eldono de HV aperis en 2011 sub la titolo Historia Vortaro de Esperanto 1887-1888, plume de Gonçalo Neves. Por verki ĝin, la aŭtoro kronologie esploris ĉiujn skribitajn dokumentojn el tiu dujara periodo kaj metode registris ĉiujn vortojn kiuj aperas en ili. Post 2017 ankaŭ la germana esperantologo Bernhard Pabst kontribuis al la HV. Rezulte de tiu kunlaboro, aperis en 2018 la 440-paĝa Historia Vortaro de Esperanto 1887-1889, kun aldono de dokumentoj aperintaj en 1889, kiel la zamenhofaj Vortaro Rusa-Internacia kaj Meza Vortaro Esperanto-Germana. La estonta evoluo de HV dependos ne nur de la profesia okupiĝo de la aŭtoroj, sed ankaŭ de la intereso, kiun la verko vekos inter esperantologoj, leksikografoj kaj aliaj intelektuloj, kaj de eventuala apogo kunverka aŭ alispeca.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"23 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0000,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":"0","resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":null,"PeriodicalName":"Esperantologio / Esperanto Studies","FirstCategoryId":"1085","ListUrlMain":"https://doi.org/10.59718/ees48125","RegionNum":0,"RegionCategory":null,"ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":null,"EPubDate":"","PubModel":"","JCR":"","JCRName":"","Score":null,"Total":0}
引用次数: 0
Abstract
La Historia Vortaro (ĉi-sekve HV) estas ampleksa konkordanco de la tuta lingvouzo de Esperanto dum difinita periodo, en kiu dokumentiĝas, inter aliaj datumoj, la plej fruaj uzoj de ĉiu vorto, radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo. HV estas do PIV-aspekta vortaro, tamen plejparte sen difinoj kaj kun rigora citaĵa referencaro. Per HV oni ekzemple ekscias ne nur, kiu-kiam-kie lanĉis la radikon am/, sed ankaŭ kiu(j)-kiam-kie iniciatis ĉiun ĉi-radikan derivaĵon kaj kunmetaĵon (aminda, amindumi, enamiĝi, geamantoj, gastama, ktp). La 113-paĝa unua eldono de HV aperis en 2011 sub la titolo Historia Vortaro de Esperanto 1887-1888, plume de Gonçalo Neves. Por verki ĝin, la aŭtoro kronologie esploris ĉiujn skribitajn dokumentojn el tiu dujara periodo kaj metode registris ĉiujn vortojn kiuj aperas en ili. Post 2017 ankaŭ la germana esperantologo Bernhard Pabst kontribuis al la HV. Rezulte de tiu kunlaboro, aperis en 2018 la 440-paĝa Historia Vortaro de Esperanto 1887-1889, kun aldono de dokumentoj aperintaj en 1889, kiel la zamenhofaj Vortaro Rusa-Internacia kaj Meza Vortaro Esperanto-Germana. La estonta evoluo de HV dependos ne nur de la profesia okupiĝo de la aŭtoroj, sed ankaŭ de la intereso, kiun la verko vekos inter esperantologoj, leksikografoj kaj aliaj intelektuloj, kaj de eventuala apogo kunverka aŭ alispeca.