{"title":"Grava verko de la kreinto de Novial: Recenzo de la verko de Otto Jespersen, Meine Arbeit für eine internationale Sprache","authors":"Věra Barandovská-Frank","doi":"10.59718/ees24659","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees24659","url":null,"abstract":"Profesoro Otto Jespersen (1860-1943) estis famkonata dana lingvisto. Li estis membro de la Dana Akademio de la Sciencoj kaj de pluraj akademioj kaj sciencaj asocioj tra la mondo, honora profesoro de kelkaj usonaj kaj eŭropaj universitatoj. Lia bibliografio entenas 825 publikaĵojn. Liaj verkoj A Modern English Grammar on Historical Principles (unue eldonita en 1922) kaj Growth and Structure of the English Language (unue eldonita en 1905) estas ĝis nun mondvaste konsultataj. Respektata estas ankaŭ lia holisma teorio pri la ekesto de la homa lingvo. Al la ĝenerala lingvistiko Jespersen plue kontribuis per la teorio pri rango kaj plektaĵo kaj la koncepto de kunteksto. Krome li famiĝis kiel kunfondinto de la International Phonetics Association.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"36 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"117047938","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Recenzo pri Universalaj Lingvoj en Svislando de Andreas Künzli","authors":"Gonçalo Neves","doi":"10.59718/ees37921","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees37921","url":null,"abstract":"Post multjara esplorado kaj verkado la svisa slavisto, filologohistoriisto, interlingvisto kaj informadikisto Andreas (Andy) Künzli (naskita 1962) finfine lanĉis en la mondon sian verkon Universalaj Lingvoj en Svislando. La fizika produkto de lia laborego estas kolosa libro 1120-paĝa, unu el la plej dikaj ĝis nun aperintaj en esperanto.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"74 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"121335619","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Kio okazis en la komunismaj landoj de meza kaj orienta Eŭropo?","authors":"Javier Alcalde","doi":"10.59718/ees61542","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees61542","url":null,"abstract":"La unuaj klopodoj por revivigi la Esperanto-movadon post la dua mondmilito en centra kaj orienta Eŭropo renkontis multajn obstaklojn de la aŭtoritatoj. Tamen la subpremo ne estis absoluta en la komunista bloko; ĝi varias de lando al lando kaj dependas plejparte de ĉiu aŭtoritato. La morto de Stalin en 1953 ebligis eniri novan periodon por la esperantistoj. Laŭ pluraj kriterioj, la plej grava socia movado en tiuj landoj ĝis 1990 estis ĝuste la Esperanto-movado. Ekzistis pli da asocioj pri Esperanto ol asocioj pri homaj rajtoj, paco, medio, ktp. Krome la Esperanto-grupoj havis pli da internaciaj ligoj ol la aliaj. Kontraŭe, la 90aj jaroj vidis la disfalon de la Esperanto-movado en tiuj landoj, pro diversaj kialoj. Post sugesto de iuj hipotezoj tiurilate, la teksto finas emfazante la bezonon de plua esplorado en ĉi tiu studfako.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"18 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"128152777","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Michel Duc Goninaz: Esperantologo revizianta naivecon de la esperantista racio","authors":"Ilona Koutny, Zbigniew Galor","doi":"10.59718/ees58912","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees58912","url":null,"abstract":"Michel Duc Goninaz estis docento de la rusa lingvo kaj esperanto en la universitato de Aix-en-Provence (suda Francio). Li ne nur gvidis esperantokursojn dum 26 jaroj, sed konsciis, ke estas grave prezenti esperanton al la lingvista mondo; li regule kontribuis al la lingvistikaj eldonaĵoj de la universitato per franclingvaj artikoloj pri la priskribo, strukturo, semantiko de esperanto kaj ĝia socilingvistika flanko, pri la slavaj influoj al esperanto. Li verkis france pri la leksikografiaj problemoj de esperanto por la speciala numero de la revuo Interface (redaktita de Klaus Schubert 2001) kaj ankaŭ pri la rolo de lingvoj en la epoko de tutteriĝo por la pollingva libro redaktita en la poznana Agrikultura Universitato (estinta laborejo de Zbigniew kaj laŭ ties instigo). Redaktis la gravan plurlingvan lingvistikan libron Studoj pri la internacia lingvo (AIMAV 1987) kun kontribuoj de Jerzy Leyk, Ulrich Lins, David L. Gold, Richard E. Wood, Pierre Janton, Ryszard Rokicki, István Szerdahelyi, Claude Piron kaj li mem.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"51 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"121570816","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Zbigniew Galor: Esperantista sociologo (1952-2017)","authors":"Jukka Pietiläinen","doi":"10.59718/ees13975","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees13975","url":null,"abstract":"La konata esperantista sociologo Zbigniew Galor forpasis la 27-an de januaro 2017 en Poznano (pole Poznań). Li naskiĝis la 16-an de julio 1952 en Szczecin (Ŝĉeĉin) en nord-okcidenta Pollando. Mi havis eblecon koni lin dum pluraj jaroj, kaj ni kune planis kaj realigis sociologian esploron inter la kongresanoj de la Universala Kongreso en Bjalistoko en 2009 post la kongreso eĉ pli da personoj respondis al nia enketilo. La rezultoj aperis en la libro UEA en konscio de esperantistoj (2015), kiun ni kune verkis. Zbigniew, ankaŭ konata kiel Zbyszek, estis unu el malmultaj esperantistaj fakuloj en sociaj sciencoj kiuj havis profesiajn kvalifikojn kaj estis rekonata ankaŭ ekster esperantistaj rondoj.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"28 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"114772083","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Paul Neergaard, 1907–1987","authors":"Meg Boulton","doi":"10.59718/ees82931","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees82931","url":null,"abstract":"Oni petis min plekti girlandon, por honori la memoron de Paul Neergaard, ĉefredaktoro de Esperantologio de 1946 ĝis 1961, kaj mi trovas la taskon tre malfacila, ĉar scioj kaj memoroj preskaŭ sufokas min, kvazaŭ en ĉambro plena de diversodoraj materialoj: necesas rozoj, lilioj, diantoj, lotusoj, narcisoj, gencianoj, erikoj, hibiskoj, asfodeloj, konvaloj, lekantoj, violoj, floroj el multaj landoj; kaj, ĉar tre interesis lin folkloraj nomoj de floroj, ankaŭ kristorozo, ĉevalpiedo, kavalirsprono, leonfaŭko, paŝtista burso, ora vergo, sunfloro kaj, kompreneble, neforgesumin’ – kvankam la lasta estas admono superflua. Kaj ĉar li faris unikan, vastan laboron por plibonigi grenrikoltojn tra la mondo kaj tiel batali kontraŭ malsato, devus enesti kelkaj spikoj de tritiko kaj hordeo, panikloj de aveno, rizo, milio, sorgo, eĉ spadiko de maizo. Devus enesti verdaĵoj, almenaŭ folioj de laŭro por lia renomo, sed ĉu ne ankaŭ kelkaj folioj de plantoj, kiujn liaj laboroj plibonigis? – de laktuko, brasiko, betoj, kelkaj guŝoj de sanaj pizoj, faboj, fazeoloj, kelkaj sanaj fruktoj, kaj nepre devus esti verda rubando kun verda stelo ie. Kiel plekti, kiel porti? La imago fariĝas groteska; sed tiu superabundo, tiu sufokiĝo de girlandisto, bone simbolas la esencan neeblecon, adekvate prezenti talentojn tiel multflankajn, atingojn tiel diversajn, personecon tiel riĉan kaj kompleksan.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"60 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"124072905","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Views on Esperanto in the Bahá’í faith: A revised subchapter in Bahá’u’lláh and the New Era","authors":"Leif Nordenstorm","doi":"10.59718/ees52479","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees52479","url":null,"abstract":"The question about a universal language and particularly about Esperanto is treated in a subchapter in the book Bahá’u’lláh and the New Era, which is an officially sanctioned presentation about Bahá’í religion. In the original edition of 1923 the support for Esperanto was clearly expressed, because the leader of the religion, ’Abdu’l-Bahá, supported the idea about Esperanto as a Universal Language, and several times urged Bahá’ís to learn it. The author of the book, J. E. Esslemont, learned it and even practiced Esperanto on his deathbed. Quotations, however, show that there was a discussion also about other planned languages among Bahá’ís. In the editions of 1937, 1950 and 1970, the final part of the presentation about Esperanto was modified. The author shows that the reason of the change is that Esperanto in Bahá’í is associated with millenarian expectations of the “Most High Peace” and the “Coming of the Kingdom of God” in 1957. After this year Bahá’í religion rapidly grew in Latin America, Subsaharan Africa, and Nonislamic Asia, where Esperanto was not well-known, and stagnated in Europe and North America, where Esperanto was better known. The millenniarism in the religion weakened and the work for the “Lesser Peace” was strengthened. This is supposed to be the result, not of a divine intervention, but of cooperation between states.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"19 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"121962358","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Syllable structure in Esperanto as an instantiation of universal phonology","authors":"M. Oostendorp","doi":"10.59718/ees49153","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees49153","url":null,"abstract":"The linguistic discipline of phonology is underrepresented within the field of Esperanto studies. Most grammatical work concentrates on syntax and morphology, but the sound structure is ignored in many works on the grammatical structure of the language. A serious monograph discussing the most relevant aspects is yet to be written. One of the reasons for the relative lack of interest may be the fact that at first sight Esperanto does not have the type of phonological system that would excite phonologists. One of the official sixteen rules of Esperanto phonology (rule number 9, Kalocsay & Waringhien 1985:19) is: 'Every word is read aloud as it is written'. This statement is of course rather informal. If we translate it into the terminology of modern phonology, we could say that phonological elements do not alternate or get deleted: the orthographic representation gives us underlying structure and surface structure at the same time.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"27 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"127794688","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Ĉu tamen eblas pri-Esperanta lingvoscienco? …aŭ Kiel difini kiuj estas la kompetentaj parolantoj kiuj determinas la lingvan regularon?","authors":"Markos Kramer","doi":"10.59718/ees26987","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees26987","url":null,"abstract":"En sia artikolo 'La neebleco de priesperanta lingvoscienco', Ken Miner argumentas ke ĉar Esperanto ne havas indiĝenajn parolantojn, kiuj povus servi kiel fidinda datumfonto pri la gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj, ne eblas priskriba lingvo scienco pri Esperanto. En ĉi tiu artikolo mi ekzamenas lian argumenton, atentigante pri tio ke ĝi iugrade ankaŭ koncernas la lingvosciencan analizon de aliaj lingvoj, kaj proponante solvon al la de li elstarigita problemo. La konkludo estas, ke pri-Esperanta lingvoscienco ja eblas, sed ke necesas relative multaj rimedoj por kolekti fidindajn datumojn pri gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"14 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"126430597","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Pri eteta problemo en la Esperanta morfologio","authors":"Probal Dasgupta","doi":"10.59718/ees29814","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees29814","url":null,"abstract":"Iuj sufiksoj en Esperanto akceptas la intensigan (aŭ poremfazan) ripetiĝon: problemeteto, polverero. Aliaj sufiksoj ne estas ripeteblaj malgraŭ la ekzisto de facile alirebla interpreto: (a) *rusististo, (b) *vazlavejejo estas maleblaj vortoj, kiuj (se ili ekzistus) evidente signifus (a) homon kiu profesie studas rusistojn resp. (b) domon kie preskaŭ ĉiuj ĉambroj estas dediĉitaj al la vazlavado. Kion instruas al ni la diferenco inter la sufiksoj de la kategorio de et, er, kaj tiuj de la kategorio de ist, ej? En ĉi tiu referaĵo mi argumentas ke tiu diferenco fortigas la teorion de vortiloj (laŭ kiu vortojn la gramatiko formas el aliaj vortoj per vortiloj) kaj dementas la teorion de vorteroj (kiu imagas la ekziston de ia sintakso ene de unuopa vorto). Preter ĉi tiu komparado de la du teorioj – lige kun kiu mi prezentas kaj demonstras la strategi-ombran teoremon – mi surtabligas semiotikan karton, provante ŝanĝi la ludon ne nur por la morfologio de Esperanto, sed ankaŭ por ĝia sintakso.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"24 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"133937399","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}