{"title":"Pri eteta problemo en la Esperanta morfologio","authors":"Probal Dasgupta","doi":"10.59718/ees29814","DOIUrl":null,"url":null,"abstract":"Iuj sufiksoj en Esperanto akceptas la intensigan (aŭ poremfazan) ripetiĝon: problemeteto, polverero. Aliaj sufiksoj ne estas ripeteblaj malgraŭ la ekzisto de facile alirebla interpreto: (a) *rusististo, (b) *vazlavejejo estas maleblaj vortoj, kiuj (se ili ekzistus) evidente signifus (a) homon kiu profesie studas rusistojn resp. (b) domon kie preskaŭ ĉiuj ĉambroj estas dediĉitaj al la vazlavado. Kion instruas al ni la diferenco inter la sufiksoj de la kategorio de et, er, kaj tiuj de la kategorio de ist, ej? En ĉi tiu referaĵo mi argumentas ke tiu diferenco fortigas la teorion de vortiloj (laŭ kiu vortojn la gramatiko formas el aliaj vortoj per vortiloj) kaj dementas la teorion de vorteroj (kiu imagas la ekziston de ia sintakso ene de unuopa vorto). Preter ĉi tiu komparado de la du teorioj – lige kun kiu mi prezentas kaj demonstras la strategi-ombran teoremon – mi surtabligas semiotikan karton, provante ŝanĝi la ludon ne nur por la morfologio de Esperanto, sed ankaŭ por ĝia sintakso.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"24 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0000,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":"0","resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":null,"PeriodicalName":"Esperantologio / Esperanto Studies","FirstCategoryId":"1085","ListUrlMain":"https://doi.org/10.59718/ees29814","RegionNum":0,"RegionCategory":null,"ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":null,"EPubDate":"","PubModel":"","JCR":"","JCRName":"","Score":null,"Total":0}
Iuj sufiksoj en Esperanto akceptas la intensigan (aŭ poremfazan) ripetiĝon: problemeteto, polverero. Aliaj sufiksoj ne estas ripeteblaj malgraŭ la ekzisto de facile alirebla interpreto: (a) *rusististo, (b) *vazlavejejo estas maleblaj vortoj, kiuj (se ili ekzistus) evidente signifus (a) homon kiu profesie studas rusistojn resp. (b) domon kie preskaŭ ĉiuj ĉambroj estas dediĉitaj al la vazlavado. Kion instruas al ni la diferenco inter la sufiksoj de la kategorio de et, er, kaj tiuj de la kategorio de ist, ej? En ĉi tiu referaĵo mi argumentas ke tiu diferenco fortigas la teorion de vortiloj (laŭ kiu vortojn la gramatiko formas el aliaj vortoj per vortiloj) kaj dementas la teorion de vorteroj (kiu imagas la ekziston de ia sintakso ene de unuopa vorto). Preter ĉi tiu komparado de la du teorioj – lige kun kiu mi prezentas kaj demonstras la strategi-ombran teoremon – mi surtabligas semiotikan karton, provante ŝanĝi la ludon ne nur por la morfologio de Esperanto, sed ankaŭ por ĝia sintakso.