{"title":"保罗·尼尔加德,1907 - 1987年","authors":"Meg Boulton","doi":"10.59718/ees82931","DOIUrl":null,"url":null,"abstract":"Oni petis min plekti girlandon, por honori la memoron de Paul Neergaard, ĉefredaktoro de Esperantologio de 1946 ĝis 1961, kaj mi trovas la taskon tre malfacila, ĉar scioj kaj memoroj preskaŭ sufokas min, kvazaŭ en ĉambro plena de diversodoraj materialoj: necesas rozoj, lilioj, diantoj, lotusoj, narcisoj, gencianoj, erikoj, hibiskoj, asfodeloj, konvaloj, lekantoj, violoj, floroj el multaj landoj; kaj, ĉar tre interesis lin folkloraj nomoj de floroj, ankaŭ kristorozo, ĉevalpiedo, kavalirsprono, leonfaŭko, paŝtista burso, ora vergo, sunfloro kaj, kompreneble, neforgesumin’ – kvankam la lasta estas admono superflua. Kaj ĉar li faris unikan, vastan laboron por plibonigi grenrikoltojn tra la mondo kaj tiel batali kontraŭ malsato, devus enesti kelkaj spikoj de tritiko kaj hordeo, panikloj de aveno, rizo, milio, sorgo, eĉ spadiko de maizo. Devus enesti verdaĵoj, almenaŭ folioj de laŭro por lia renomo, sed ĉu ne ankaŭ kelkaj folioj de plantoj, kiujn liaj laboroj plibonigis? – de laktuko, brasiko, betoj, kelkaj guŝoj de sanaj pizoj, faboj, fazeoloj, kelkaj sanaj fruktoj, kaj nepre devus esti verda rubando kun verda stelo ie. Kiel plekti, kiel porti? La imago fariĝas groteska; sed tiu superabundo, tiu sufokiĝo de girlandisto, bone simbolas la esencan neeblecon, adekvate prezenti talentojn tiel multflankajn, atingojn tiel diversajn, personecon tiel riĉan kaj kompleksan.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"60 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0000,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":"1","resultStr":"{\"title\":\"Paul Neergaard, 1907–1987\",\"authors\":\"Meg Boulton\",\"doi\":\"10.59718/ees82931\",\"DOIUrl\":null,\"url\":null,\"abstract\":\"Oni petis min plekti girlandon, por honori la memoron de Paul Neergaard, ĉefredaktoro de Esperantologio de 1946 ĝis 1961, kaj mi trovas la taskon tre malfacila, ĉar scioj kaj memoroj preskaŭ sufokas min, kvazaŭ en ĉambro plena de diversodoraj materialoj: necesas rozoj, lilioj, diantoj, lotusoj, narcisoj, gencianoj, erikoj, hibiskoj, asfodeloj, konvaloj, lekantoj, violoj, floroj el multaj landoj; kaj, ĉar tre interesis lin folkloraj nomoj de floroj, ankaŭ kristorozo, ĉevalpiedo, kavalirsprono, leonfaŭko, paŝtista burso, ora vergo, sunfloro kaj, kompreneble, neforgesumin’ – kvankam la lasta estas admono superflua. Kaj ĉar li faris unikan, vastan laboron por plibonigi grenrikoltojn tra la mondo kaj tiel batali kontraŭ malsato, devus enesti kelkaj spikoj de tritiko kaj hordeo, panikloj de aveno, rizo, milio, sorgo, eĉ spadiko de maizo. Devus enesti verdaĵoj, almenaŭ folioj de laŭro por lia renomo, sed ĉu ne ankaŭ kelkaj folioj de plantoj, kiujn liaj laboroj plibonigis? – de laktuko, brasiko, betoj, kelkaj guŝoj de sanaj pizoj, faboj, fazeoloj, kelkaj sanaj fruktoj, kaj nepre devus esti verda rubando kun verda stelo ie. Kiel plekti, kiel porti? La imago fariĝas groteska; sed tiu superabundo, tiu sufokiĝo de girlandisto, bone simbolas la esencan neeblecon, adekvate prezenti talentojn tiel multflankajn, atingojn tiel diversajn, personecon tiel riĉan kaj kompleksan.\",\"PeriodicalId\":228119,\"journal\":{\"name\":\"Esperantologio / Esperanto Studies\",\"volume\":\"60 1\",\"pages\":\"0\"},\"PeriodicalIF\":0.0000,\"publicationDate\":\"1900-01-01\",\"publicationTypes\":\"Journal Article\",\"fieldsOfStudy\":null,\"isOpenAccess\":false,\"openAccessPdf\":\"\",\"citationCount\":\"1\",\"resultStr\":null,\"platform\":\"Semanticscholar\",\"paperid\":null,\"PeriodicalName\":\"Esperantologio / Esperanto Studies\",\"FirstCategoryId\":\"1085\",\"ListUrlMain\":\"https://doi.org/10.59718/ees82931\",\"RegionNum\":0,\"RegionCategory\":null,\"ArticlePicture\":[],\"TitleCN\":null,\"AbstractTextCN\":null,\"PMCID\":null,\"EPubDate\":\"\",\"PubModel\":\"\",\"JCR\":\"\",\"JCRName\":\"\",\"Score\":null,\"Total\":0}","platform":"Semanticscholar","paperid":null,"PeriodicalName":"Esperantologio / Esperanto Studies","FirstCategoryId":"1085","ListUrlMain":"https://doi.org/10.59718/ees82931","RegionNum":0,"RegionCategory":null,"ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":null,"EPubDate":"","PubModel":"","JCR":"","JCRName":"","Score":null,"Total":0}
Oni petis min plekti girlandon, por honori la memoron de Paul Neergaard, ĉefredaktoro de Esperantologio de 1946 ĝis 1961, kaj mi trovas la taskon tre malfacila, ĉar scioj kaj memoroj preskaŭ sufokas min, kvazaŭ en ĉambro plena de diversodoraj materialoj: necesas rozoj, lilioj, diantoj, lotusoj, narcisoj, gencianoj, erikoj, hibiskoj, asfodeloj, konvaloj, lekantoj, violoj, floroj el multaj landoj; kaj, ĉar tre interesis lin folkloraj nomoj de floroj, ankaŭ kristorozo, ĉevalpiedo, kavalirsprono, leonfaŭko, paŝtista burso, ora vergo, sunfloro kaj, kompreneble, neforgesumin’ – kvankam la lasta estas admono superflua. Kaj ĉar li faris unikan, vastan laboron por plibonigi grenrikoltojn tra la mondo kaj tiel batali kontraŭ malsato, devus enesti kelkaj spikoj de tritiko kaj hordeo, panikloj de aveno, rizo, milio, sorgo, eĉ spadiko de maizo. Devus enesti verdaĵoj, almenaŭ folioj de laŭro por lia renomo, sed ĉu ne ankaŭ kelkaj folioj de plantoj, kiujn liaj laboroj plibonigis? – de laktuko, brasiko, betoj, kelkaj guŝoj de sanaj pizoj, faboj, fazeoloj, kelkaj sanaj fruktoj, kaj nepre devus esti verda rubando kun verda stelo ie. Kiel plekti, kiel porti? La imago fariĝas groteska; sed tiu superabundo, tiu sufokiĝo de girlandisto, bone simbolas la esencan neeblecon, adekvate prezenti talentojn tiel multflankajn, atingojn tiel diversajn, personecon tiel riĉan kaj kompleksan.