{"title":"En Germanujo pli ol aliloke: Esperantologia agado","authors":"Renato Corsetti","doi":"10.59718/ees35184","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees35184","url":null,"abstract":"En Germanujo oni sukcesis kunmeti elementojn, kiuj kutime restas disaj: scienca interesiĝo pri esperanto kaj aliaj planlingvoj, lingvistaj fak-scioj de neesperantistaj kaj esperantistaj lingvistoj, kaj scienc-organizaj kapabloj. Tiel naskiĝis la Gesellschaft für Interlinguistik (GIL), kiu ĉiujare aranĝas siajn konferencojn, kiujn partoprenas esperantistaj kaj neesperantistaj lingvistoj. La verkoj prezentataj ĉi tie estas la aktoj de tiuj konferencoj. Duono de la parolantoj en la konferencoj de GIL estas neesperantistaj lingvistoj, kiuj akceptas partopreni konferencon, en kiu la tono certe ne estas “samideana”, sed en kiu ja partoprenas pluraj lingvistoj, kiuj estas konataj kiel esperantistoj. Malantaŭ la kajeroj staras ankaŭ granda laboro. Ne nur tiu de la redaktintoj, U. Becker kaj D. Blanke, sed ĉefe tiu de D. Blanke, kiu sukcesis kunmeti kaj kunteni la tutan teamon.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"5 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"115251436","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Malpliigi pretervidojn kaj misavertojn de esperanta literumilo per eraromodelo","authors":"Edmund Grimley Evans","doi":"10.59718/ees36591","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees36591","url":null,"abstract":"Estas priskribita metodo por objektive kaj kvante pritaksi literumilon. Pluraj esperantaj literumiloj estas pritaksataj per la sama procedo, kaj la rezultoj estas komparataj ankaŭ kun literumiloj por tri aliaj lingvoj. Montriĝas ke la nunaj literumiloj por esperanto ne taŭgas por kontroli longan tekston kun malmultaj eraroj, ĉar ili donas tro da misavertoj: inter la veraj eraroj ili listigas tro da ĝustaj, sed nerekonitaj vortoj. La literumiloj por kelkaj aliaj lingvoj funkcias multe pli bone en tiu rilato. Per akceptado de arbitraj kunmetaĵoj oni povas draste malaltigi la frekvencon de misavertoj, sed koste de pli alta frekvenco de pretervidoj (netrovitaj eraroj). Pluraj prototipoj por nova literumilo estas prezentitaj kaj pritaksataj, kaj nova aliro estas priskribita, la aplikado de eraromodelo, kiu kondukis al prototipo kiu funkcias signife pli bone ol aliaj literumiloj en la pritaksado. Per la nova aliro eblas draste malaltigi la frekvencon de misavertoj kaj samtempe malaltigi la frekvencon de pretervidoj kompare kun literumilo vaste uzata hodiaŭ. Fine estas proponitaj pluraj direktoj en kiuj oni povus plibonigi la prototipon.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"43 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"124175978","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Gramatiko naskiĝas el tekstaro: Recenzo de verko de Christopher Gledhill","authors":"Haitao Liu","doi":"10.59718/ees64985","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees64985","url":null,"abstract":"Ni jam havas nemalmultajn gramatikojn pri Esperanto, ekde la 16-regula gramatiko de Zamenhof ĝis la ampleksega PAG (Kalocsay & Waringhien 1985). Ni ankaŭ nemalfacile trovas multajn diskutojn pri specialaj punktoj de la Esperanta gramatiko, precipe de la vortanalizo. La aŭtoroj de tiuj materialoj kutime estas esperantistaj lingvistoj, aŭ pli precize esperantologoj. Tiuj verkoj ĝenerale estas verkitaj en Esperanto, ĉar normale ili celas al la lingvouzantoj, t. e. esperantistoj, same kiel angla gramatiko al angleparolantoj. Se ni konsideras ke Esperanto estas la sola homara lingvo naskiĝinta el planlingvaj projektoj, kiuj nombras ĉirkaŭ 1000 ekde la 2-a jarcento ĝis hodiaŭ (Blanke 1985), ni devas konkludi ke Esperanto rajtas vivi same kiel etnaj lingvoj. Ĝi ankaŭ devas esti priskribata de lingvistoj per tradiciaj kaj modernaj metodoj, kiel ili faras pri etnaj lingvoj.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"11 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"125767008","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Antaŭparolo","authors":"Humphrey Tonkin, Orlando Raola","doi":"10.59718/ees17348","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees17348","url":null,"abstract":"Bonvenon al nova kajero de Esperantologio / Esperanto Studies. Iasence temas pri la tria manifestiĝo de tiu ĉi revuo, kies historio komenciĝis jam en la jaro 1948. En tiu jaro la konata dana sciencisto Paul Neergaard lanĉis la revuon Esperantologio kiu fariĝu 'internacia revuo por la lingvistiko kaj bibliografi o de Esperanto'. La revuo havis, aldone al la redaktoro Paul Neergaard, eminentan redaktan komitaton kies nomoj ankoraŭ hodiaŭ resendas nin al kelkaj el la plej gravaj kontribuoj al la scienco de esperantologio: Collinder, Collinson, Kalocsay, Kawasaki, La Colla, Lippmann, Manders, Privat, Ramstedt, Waringhien, Wüster. Tra siaj ses kajeroj, kiuj aperadis inter 1948 kaj 1961, estas trovebla amaso da utilaj, eĉ esencaj, kontribuaĵoj al la studkampo esperantologio, foje tro neglektataj de niaj nuntempaj esperantologoj.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"14 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"126811503","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Akademio de Esperanto fronte al novaj taskoj","authors":"Christer O. Kiselman","doi":"10.59718/ees48671","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees48671","url":null,"abstract":"La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905. Laŭ sia nuna statuto ĝi havas 45 membrojn. Ĝi laboras ĉefe en sekcioj. Tiu ĉi artikolo resumas la novajn taskojn kiujn la Akademio frontas kaj donas superrigardon pri aktualaj projektoj.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"10 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"128044874","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Dokumente zum 'Weltspracheverein Nürnberg'","authors":"Marcus Sikosek","doi":"10.59718/ees45731","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees45731","url":null,"abstract":"La 'Mondlingva Klubo' de Nurenbergo ludis specialan rolon en la historio de Esperanto, ĉar tiu volapukista grupo fariĝis per konvertiĝo la unua Esperanto-grupo (1888). Poste ĝi forlasis esperanton kaj okupiĝis pri aliaj planlingvaj projektoj. Dokumentoj el la urba arkivo de Nurenbergo, trovitaj de Anny Hartwig, nun pli prilumas ĝian historion: statutoj rakontas pri klubaj strukturoj, urbaj aktoj pri la prezidantecoj kaj transiroj al Idiom Neutral kaj poste Ido.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"39 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"132114291","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Michel Duc Goninaz kaj la reviziado de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto","authors":"C. Roux","doi":"10.59718/ees68425","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees68425","url":null,"abstract":"En 1990 la Plenum-komitato (PK) de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) petis Michel-on Duc Goninaz entrepreni revizion de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV). Michel unue certiĝis, ke Gaston Waringhien, la ĉefa kunaŭtoro de PIV 1970, aprobas la principon de ĉi tiu revizio sub lia direktado (1991) kaj rilatis kun li por starigi laborplanon. Post la morto de Waringhien, fine de la jaro 1991, Georges Lagrange (1928-1992; kultura centro Kvinpetalo, Bureso, apud Montmoriljono, Francio) konfidis al Michel la ekzempleron de PIV apartenintan al Waringhien, grandvaloran pro ĝiaj marĝenaj korektoj kaj notoj. La unuaj pli ol 350 modifoj de PIV estis do tiuj proponitaj de Waringhien mem. Poste Michel malkovris aliajn jam ekzistantajn korektoproponojn i.a. en la arkivo de Rolando Levreaud (1919-1992; Saint-André-de-Cubzac, apud Bordozo), ellaborita dum la kompilado de la Suplemento de PIV (1987), kaj en la multaj notoj verkitaj de André Caubel (1904-1977; Marsejlo) dum la jaroj 1970. Sed tiuj ĉi laboraĵoj montriĝis nesufiĉaj: estis ja nepre necese krei ampleksan rondon da reviziantoj, kiu inkluzivu kaj ĝeneralistojn de la lingvo kaj fakulojn pri kiel eble plej granda nombro de fakoj traktitaj en PIV. Pro tio Michel lanĉis pere de SAT alvokon al la Akademio de Esperanto, al la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) de Sanmarino kaj al la respondeculoj de ĉiuj fakaj esperanto-asocioj, el kiuj sufiĉe multaj kunlaboris en la reviziado.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"19 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"134240422","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Radikoj kaj vortoj en esperanto","authors":"W. Jansen","doi":"10.59718/ees29613","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees29613","url":null,"abstract":"Tiu ĉi studo traktas la parolpartan sistemon de esperanto sur la niveloj de la semantike difinitaj radikoj kaj de iliaj sintaksaj vortigoj. Dum pli ol jarcento tiu ĉi temo, konata kiel la demando pri la (sen)kategorieco de la radikoj, estas kontroversa inter gramatikistoj. Aplikante la teorian kadron de la Funkcia Diskurs-Gramatiko, la aŭtoro refutas la Akademian pozicion favore al tri-membra kategoria radikaro (verba, substantiva kaj adjektiva-adverba) kaj kontraŭproponas bazan sistemon de senkategoriaj aŭ flekseblaj radikoj kun subsistemo de radikoj kun verba-neverba disspecialiĝo. La evoluon de la lingvo markas kreskanta uzado de radikoj en senperaj verbigoj, kies vortsignifoj konsiderinde kaj neantaŭdireble preteras sian funkcian pravigon. Radiko montranta tiun fenomenon estas priskribebla kiel origine fleksebla radiko, splitiĝinta en du heterosemajn, el kiuj unu specialiĝis por verba aplikado. Kvankam la hipotezata evoluado de fleksebla aŭ senkategoria al miksita parolparta sistemo perturbas la senperan rilaton inter la semantiko kaj la sintakso de esperanto kaj malfavore influas la lernfacilecon de la lingvo, la verba-neverba dikotomeco kiel la unua paŝo al nefleksebliĝo respegulas demonstreble naturan procezon inter etnaj lingvoj.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"110 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"130037278","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Variantoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof","authors":"Christer O. Kiselman","doi":"10.59718/ees76981","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees76981","url":null,"abstract":"L. L. Zamenhof (1859-1917) multe eksperimentis pri sia lingvo antaŭ ol publikigi ĝin kiel Lingvo internacia en 1887. Ni priskribas du lingvojn antaŭ tiu jaro, la Lingwe uniwersala de 1878 kaj la Lingvo universala de 1881. Post la publikigo en 1887 de la Lingvo internacia, baldaŭ konata kiel la lingvo de Doktoro Esperanto, poste simple kiel Esperanto, aperis postuloj pri reformoj, kaj Zamenhof pretigis proponojn pri modifoj de esperanto en 1894 kaj 1906. Ni komparas la kvin variantojn, do el 1878, 1881, 1887, 1894 kaj 1906.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"11 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"123805600","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Historio kaj planoj de nova Esperanto-Muzeo en Svitavy","authors":"Petr Chrdle","doi":"10.59718/ees73284","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees73284","url":null,"abstract":"La Esperanto-Muzeo en la ĉeha urbo Svitavy estis inaŭgurita en septembro 2008. Ĝi enhavas daŭran ekspoziciejon. Ĝiaj komputilbazita informpanelo kun tuŝekrano kaj laborloko kun daŭre kreskanta datenbazo en komputilo, kiuj estas je la dispono de vizitantoj, proponas ankaŭ efikan studadon de la historio kaj nuna stato de Esperanto kaj esperantologio. La artikolo priskribas la historion de la muzeo, ĝian nunan staton kaj ankaŭ planojn por la estonteco.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"103 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"134342963","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}