{"title":"La pola kulturo en la tempo de Ludoviko Zamenhof, prilumita de la fenomeno de akceptado de Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz","authors":"Bogusław Dopart, Sabina Bobran","doi":"10.59718/ees46751","DOIUrl":null,"url":null,"abstract":"La celo de la artikolo estas livero de ŝlosiloj al la multnivela identeco de la kreinto de esperanto, humanisto el la mezorienta parto de Eŭropo. La biografio faras Ludovikon Zamenhof heredanto de la tradicio de la juda diasporo en Pollando, sed ankaŭ de la tradicio de la pola intelektularo, formita per la naciaj ideoj kaj la eŭropa universalismo, per la romantikisma simbolaro kaj la pozitivisma penso. La naskiĝloko de L. Zamenhof situas sur la mapo de la Pola Respubliko, longdaŭra unio de nacioj en Eŭropo (1569-1795), sur teritorio restanta sub kulturaj influoj rusaj kaj germanaj. Lia naskiĝtempo situas en la periodo de manko de sendependeco de la Respubliko (1795-1918), kaj lia infanaĝo dum kaj post la lasta nacia insurekcio, la januara (1863-1864). La pola kulturo tiam alproprigas al si la grandan heredaĵon de romantikismo, kaj en kontakto kun la eŭropaj scienco, filozofio, literaturo ĝi servas transformiĝon de la komunumo de poloj en demokratan kaj modernan nacion. En tiu procezo gravan rolon ludas la tiutempa ekscitoplena transprenado de la enhavo de Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz, la nacia epopeo (esperantigita de Antoni Grabowski).","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"14 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0000,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":"0","resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":null,"PeriodicalName":"Esperantologio / Esperanto Studies","FirstCategoryId":"1085","ListUrlMain":"https://doi.org/10.59718/ees46751","RegionNum":0,"RegionCategory":null,"ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":null,"EPubDate":"","PubModel":"","JCR":"","JCRName":"","Score":null,"Total":0}
La pola kulturo en la tempo de Ludoviko Zamenhof, prilumita de la fenomeno de akceptado de Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz
La celo de la artikolo estas livero de ŝlosiloj al la multnivela identeco de la kreinto de esperanto, humanisto el la mezorienta parto de Eŭropo. La biografio faras Ludovikon Zamenhof heredanto de la tradicio de la juda diasporo en Pollando, sed ankaŭ de la tradicio de la pola intelektularo, formita per la naciaj ideoj kaj la eŭropa universalismo, per la romantikisma simbolaro kaj la pozitivisma penso. La naskiĝloko de L. Zamenhof situas sur la mapo de la Pola Respubliko, longdaŭra unio de nacioj en Eŭropo (1569-1795), sur teritorio restanta sub kulturaj influoj rusaj kaj germanaj. Lia naskiĝtempo situas en la periodo de manko de sendependeco de la Respubliko (1795-1918), kaj lia infanaĝo dum kaj post la lasta nacia insurekcio, la januara (1863-1864). La pola kulturo tiam alproprigas al si la grandan heredaĵon de romantikismo, kaj en kontakto kun la eŭropaj scienco, filozofio, literaturo ĝi servas transformiĝon de la komunumo de poloj en demokratan kaj modernan nacion. En tiu procezo gravan rolon ludas la tiutempa ekscitoplena transprenado de la enhavo de Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz, la nacia epopeo (esperantigita de Antoni Grabowski).