{"title":"Zamenhof kaj la liberala-komunuma debato","authors":"Esther Schor","doi":"10.59718/ees37542","DOIUrl":null,"url":null,"abstract":"Tiu ĉi studo celas analizi la fruan pensadon de Ludoviko Lazaro Zamenhof (1887-1917) en la lumo de la tielnomata liberala-komunuma debato. Tiu debato lanĉiĝis en la fruaj 1980aj jaroj. Ĉe la liberala flanko estis tiuj kiuj difinis la nocion de liberala memo, kiu portas rajtojn, sendepende de identeco (laŭ la vidpunkto de John Rawls); ĉe la komunuma flanko estis tiuj kiuj subtenis la nocion de komunumoj kun rajtoj kaj celoj (laŭ Michael Sandel). Sed tiu debato lastatempe fariĝis dialogo, en kiu ĉiu flanko defias la alian, ke ĝi pravigu siajn pretendojn – ontologiajn, politikajn aŭ etikajn. La nuna studo asertas, ke, unu jarcenton pli frue, Zamenhof troviĝis en simila dialogo inter liberalismo kaj komunumismo, inventinte movadon, kiu potenciale kapablus trovi ekvilibron inter homaj rajtoj unuflanke kaj nocioj de “boneco” akceptitaj de diversaj komunumoj, aliflanke. Tamen, la politika potencialo de la vizio de Zamenhof pri Esperanto estis subfosita (kvankam ne detruita) en la Deklaracio de Bulonjo, kiu distancigis sin de interkonsiliĝa debato kaj elĵetis religiajn kaj etikajn idealojn.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"82 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0000,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":"0","resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":null,"PeriodicalName":"Esperantologio / Esperanto Studies","FirstCategoryId":"1085","ListUrlMain":"https://doi.org/10.59718/ees37542","RegionNum":0,"RegionCategory":null,"ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":null,"EPubDate":"","PubModel":"","JCR":"","JCRName":"","Score":null,"Total":0}
引用次数: 0
Abstract
Tiu ĉi studo celas analizi la fruan pensadon de Ludoviko Lazaro Zamenhof (1887-1917) en la lumo de la tielnomata liberala-komunuma debato. Tiu debato lanĉiĝis en la fruaj 1980aj jaroj. Ĉe la liberala flanko estis tiuj kiuj difinis la nocion de liberala memo, kiu portas rajtojn, sendepende de identeco (laŭ la vidpunkto de John Rawls); ĉe la komunuma flanko estis tiuj kiuj subtenis la nocion de komunumoj kun rajtoj kaj celoj (laŭ Michael Sandel). Sed tiu debato lastatempe fariĝis dialogo, en kiu ĉiu flanko defias la alian, ke ĝi pravigu siajn pretendojn – ontologiajn, politikajn aŭ etikajn. La nuna studo asertas, ke, unu jarcenton pli frue, Zamenhof troviĝis en simila dialogo inter liberalismo kaj komunumismo, inventinte movadon, kiu potenciale kapablus trovi ekvilibron inter homaj rajtoj unuflanke kaj nocioj de “boneco” akceptitaj de diversaj komunumoj, aliflanke. Tamen, la politika potencialo de la vizio de Zamenhof pri Esperanto estis subfosita (kvankam ne detruita) en la Deklaracio de Bulonjo, kiu distancigis sin de interkonsiliĝa debato kaj elĵetis religiajn kaj etikajn idealojn.