{"title":"Detlev Blanke (1941-2016): Tuta vivo por interlingvistiko","authors":"S. Fiedler, C. Brosch","doi":"10.59718/ees81427","DOIUrl":null,"url":null,"abstract":"Interlingvistoj, esperantologoj kaj Esperanto-parolantoj ne nur de Germanujo, sed de la tuta mondo funebras pri unu el siaj plej gravaj kaj konataj fakuloj: La 20-an de Aŭgusto 2016 subite kaj neatendite mortis Detlev Blanke. Detlev Blanke naskiĝis la 30-an de Majo 1941 en Neumünster (norda Germanujo) kaj kreskis proksime al la ĉebalta urbo Wismar. Kiel abituriento en 1959 li ekstudis ĉe la universitato de Rostock kaj poste dum kvar jaroj laboris kiel mezlerneja instruisto pri la germana kaj geografio proksime al Wismar. Jam en 1957 li memstude lernis Esperanton, kies movado ja en GDR (Orienta Germanujo) rajtis reorganizi sin nur depost 1965. Sed jam en la antaŭa tempo li agitis, kiel li mem esprimis, 'duonlaŭleĝe', prelegante pri Esperanto, gvidante kursojn kaj verkante artikolojn por gazetoj. En 1964 en Rostock li organizis la unuan interlingvistikan seminarion en GDR-a universitato. En tiu tempo Blanke jam aktivis internacie en TEJO.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"72 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0000,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":"0","resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":null,"PeriodicalName":"Esperantologio / Esperanto Studies","FirstCategoryId":"1085","ListUrlMain":"https://doi.org/10.59718/ees81427","RegionNum":0,"RegionCategory":null,"ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":null,"EPubDate":"","PubModel":"","JCR":"","JCRName":"","Score":null,"Total":0}
Detlev Blanke (1941-2016): Tuta vivo por interlingvistiko
Interlingvistoj, esperantologoj kaj Esperanto-parolantoj ne nur de Germanujo, sed de la tuta mondo funebras pri unu el siaj plej gravaj kaj konataj fakuloj: La 20-an de Aŭgusto 2016 subite kaj neatendite mortis Detlev Blanke. Detlev Blanke naskiĝis la 30-an de Majo 1941 en Neumünster (norda Germanujo) kaj kreskis proksime al la ĉebalta urbo Wismar. Kiel abituriento en 1959 li ekstudis ĉe la universitato de Rostock kaj poste dum kvar jaroj laboris kiel mezlerneja instruisto pri la germana kaj geografio proksime al Wismar. Jam en 1957 li memstude lernis Esperanton, kies movado ja en GDR (Orienta Germanujo) rajtis reorganizi sin nur depost 1965. Sed jam en la antaŭa tempo li agitis, kiel li mem esprimis, 'duonlaŭleĝe', prelegante pri Esperanto, gvidante kursojn kaj verkante artikolojn por gazetoj. En 1964 en Rostock li organizis la unuan interlingvistikan seminarion en GDR-a universitato. En tiu tempo Blanke jam aktivis internacie en TEJO.