{"title":"Recenzo de la libro: Fiedler, Sabine, kaj Cyril Robert Brosch. 2022. Esperanto: Lingua Franca and Language Community (Studies in World Language Problems 10). Amsterdam kaj Philadelphia: John Benjamins.","authors":"Ida Stria","doi":"10.59718/ees14835","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees14835","url":null,"abstract":"Se mi devus resumi la recenzatan libron en unu frazo, mi dirus, ke ĝi estas ĉio, kion lingvisto devas scii pri la nature funkcianta planlingvo Esperanto. Ĝi fakte prezentas al la leganto detalan enrigardon en la funkciadon de la lingvo surbaze de tute nova, ampleksa materialo. La aŭtoroj estas agnoskitaj lingvistoj, kiuj jam de jaroj esploras pri Esperanto. La recenzata libro estas la rezulto de plurjara laboro kadre de granda eŭropa projekto MIME (Mobility and Inclusion in Multilingual Europe), en kiu la lepsika universitato respondecis pri la studado de la angla kiel interlingvo por Eŭropo. Esperanto venis do nature en la projekton kiel alternativa ilo de komunikado.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"28 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"2023-07-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"123964899","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Kiel Esperantologio kontribuas aŭ povas kontribui al aliaj fakoj","authors":"Sabine Fiedler","doi":"10.59718/ees35716","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees35716","url":null,"abstract":"Esperantologio estas lingvistika disciplino pri la esplorado de Esperanto. Same kiel ĉe aliaj filologioj, Esperantologio ne nur okupiĝas pri la lingvo (el morfologia, semantika, sintaksa, frazeologia, pragmatika kaj aliaj perspektivoj), sed studas krome nelingvajn temojn, kiel ekzemple la parolkomunumon kaj literaturon de Esperanto. Menciindas, ke rilate al planlingvoj tia disciplino nur ekzistas por Esperanto, t.e., ne estas Volapukologio, Idologio, kio jam multon eldiras pri la evolustato de Esperanto. Plenrajta funkciado de Esperantologio kiel fako mankas en universitatoj, sed montriĝas, ke la disciplino faras multspecajn kontribuojn al aliaj fakoj. Unue, tio rilatas al instruado. En Eŭropo ekzemple la pli kaj pli unueciĝantaj universitataj sistemoj instigas modulojn, en kiuj studentoj akiras sciojn ekster siaj propraj fakoj. Due, rilate al esplorado, montriĝas, ke sufiĉe granda nombro de verkoj, kiuj donas superrigardon pri lingvaj temoj, enhavas artikolojn pri Esperanto kaj planlingvoj. Tiu ĉi artikolo prezentas ekzemplojn pri tiuj evoluoj el la kampoj esplorado kaj instruado, kiuj montras, kiel Esperantologio povas fari kontribuon al aliaj fakoj.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"1 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"2023-07-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"131149136","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Recenzo de la libro: Grin, François, Manuel Célio Conceição, Peter A. Kraus, László Marácz, Žaneta Ozoliņa, Nike K. Pokorn kaj Anthony Pym, red. 2018. The MIME Vademecum. Mobility and Inclusion in Multilingual Europe. s.l.: MIME Project","authors":"Goro Christoph Kimura","doi":"10.59718/ees82943","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees82943","url":null,"abstract":"MIME (Mobileco kaj inkluzivigo en multlingva Eŭropo) estis granda esplorprojekto financita de la Eŭropa Komisiono. Dum ĝia kvarjara projektdaŭro (2014-2018) ĉirkaŭ 70 esploristoj el 11 diversaj akademiaj esplorkampoj laborantaj en 22 institucioj en 16 landoj kunlaboris por evoluigi lingvopolitikajn strategiojn, kiuj taŭge balancu inter la du bazaj defioj de eŭropa integriĝo, inter kiuj ofte necesas trovi kompromison: 'mobileco' kaj 'inkluzivigo'. Kiamaniere parolantoj/uzantoj de naciaj lingvoj, lingvoj de malplimultaj popoloj kaj lingvoj de enmigrintoj povas harmonie kunvivi, ne izoligante sin disde la aliaj kaj tamen tenante sian identecon? La projekto celis kunmeti kaj analizi la kutime dise diskutatajn diversajn aspektojn de lingvopolitiko por doni orientiĝon al administrado de lingva diverseco en Eŭropo.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"228 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"2023-07-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"131772394","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Recenzo de la libro: Alcalde, Javier kaj José Salguero, red. 2018. Antaŭ unu jarcento: La granda milito kaj Esperanto. Paris: Eldona Fako Kooperativa de SAT.","authors":"Carlo Minnaja","doi":"10.59718/ees97263","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees97263","url":null,"abstract":"La redaktoroj mem deklaras ĉi libron 'mozaiko'. Fakte ĝi estas kuno de brilaj eroj diverskoloraj, kiuj tamen ne konsistigas fadenon: ĉiu el ili povas esti legata aŭtonome kaj estas en si mem kompleta. Kunlaboris tridek naŭ aŭtoroj aŭ tradukintoj el diversaj tempoj, jen per personaj leteroj trovitaj en arkivoj, jen per artikoloj elfositaj el gazetoj de la unua duono de la pasinta jarcento, jen per eseoj tute freŝdataj, kiuj rakontas, komentas, komparas.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"69 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"2023-07-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"132896864","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Grava verko pri la esperanta literaturo: Recenzo de la libro de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, Historio de la esperanta literaturo","authors":"Paul Gubbins","doi":"10.59718/ees24368","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees24368","url":null,"abstract":"Finfine esperantistoj disponas pri solida, legebla kaj leginda konsult-libro esence pri la literaturo (ĉefe originala sed iome tradukita) de Esperanto sed ankaŭ pri la movadaj eventoj, kiuj ĝin akompanis kaj ties direkton almenaŭ parte determinis. Unuafoje en la 54 ĉapitroj de Historio de la esperanta literaturo (poste mallongigita al HEL) troveblas serioza provo sekvi la fluon kaj evoluon de kvin periodoj da esperanta verkado de 1887 ĝis 1993 (ĉapitroj 1-49, verkitaj de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer kunlabore) plus la jaroj ĝis 2015 (ĉapitroj 50–54, verkitaj de Carlo Minnaja).","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"64 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"121235159","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Kombineblo de vortelementoj en esperanto: Rigardoj malantaŭen kaj antaŭen","authors":"Christer O. Kiselman","doi":"10.59718/ees75832","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees75832","url":null,"abstract":"La vortoj en esperanto estas difinitaj en la Unua libro de 1887 kaj la Fundamento de 1905 per kunigo de listigitaj vortelementoj. Tiel, do per preskribo fare de la aŭtoro, estiĝis la kombineblo de la elementoj. Sed ĉu la kombineblo estas limigita al la elementoj aperintaj en la Fundamento, aŭ ĉu la Fundamento indikas principon sekvindan ankaŭ por la posta evolu(ig)o de la lingvo? En tiu ĉi artikolo la kombineblo de vortelementoj kaj ties limigoj estas diskutataj.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"8 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"125439885","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Sources of text for Esperanto corpora","authors":"Vilius Normantas","doi":"10.59718/ees71894","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees71894","url":null,"abstract":"Use of corpora is not a new concept in Esperanto studies. There are two readily available corpora. Tekstaro de Esperanto offers a relatively small collection of carefully selected samples of written Esperanto through the entire existence of the language. VISL by comparison is much larger and includes more samples, for the most part collected from the Internet. There are certain limitations to both: absence of spoken language samples, absence of manual linguistic annotation, and issues relating to representativeness. The corpora could be improved by harvesting multiple sources of both written and spoken language available on the Internet.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"33 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"122721471","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Vortfarado per dishako de radikoj kaj kungluo de la dishakaĵoj","authors":"Otto Prytz","doi":"10.59718/ees57864","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees57864","url":null,"abstract":"Ĉi tiu artikolo komence priskribas kaj klasas kelkajn manierojn formi novajn konceptojn per mallongigo de vortoj kaj vortgrupoj, dediĉante specialan atenton al vortkunmetado per 'tondado kaj gluado'. Vortoj formitaj per tiu kunmeta tekniko, praktikata precipe en la angla lingvo, iel similas al etimologie hibridaj radikoj en Esperanto, sed dum ĉi tiuj estas kreitaj kiel nerompeblaj radikoj laŭeble facile rekoneblaj internacie, la unue menciitaj estas kreitaj por esprimi kombinojn de diversaj konceptoj. De la angla lingvo multaj vortoj tonditaj kaj gluitaj estas disvastigitaj al aliaj lingvoj, ĉu kiel kunmetaĵoj laŭ la sama tekniko, ĉu kiel importaĵoj de la kunmetaĵoj mem kiel leksikaj unuoj. Kunmetado per tondado kaj gluado ne laŭas la aglutinan karakteron de Esperanto, sed ĉar tiel estas kreataj multaj vortoj, kiuj rapide akiras internacian uzon, urĝas esplori, ĉu eblas ellabori sistemon - aŭ almenaŭ strategion - por doni taŭgan Esperantan formon al la konceptoj, kiujn la tonditaj kaj gluitaj vortoj esprimas.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"24 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"129145835","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Creoles or planned languages: Which have the simpler grammar? Review of the doctoral dissertation of Anett Heil","authors":"Haitao Liu","doi":"10.59718/ees71498","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees71498","url":null,"abstract":"We often hear that there are many similarities between creoles and planned languages. Several studies on this topic are available from creolists and interlinguists (Corsetti 1999, Mühlhäusler 1992, Philippe 1991). But these studies are not satisfactory for a thorough understanding of the relationship: we need more detailed work. By approaching the problem from sociolinguistics or general linguistics, one can search for a common basis of the two fields and try to assess the usefulness of interlinguistics and creolistics for general linguistics and other branches of linguistics.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"15 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"123931495","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}
{"title":"Antaŭparolo","authors":"Humphrey Tonkin","doi":"10.59718/ees19627","DOIUrl":"https://doi.org/10.59718/ees19627","url":null,"abstract":"La tria numero de la nova serio de Esperantologio / Esperanto Studies nun troviĝas antaŭ vi. En sia nova vesto, la revuo estas denove firme establita. Tiu ĉi tria numero proponas entute ses artikolojn kaj du libro-recenzojn kiuj ĉiuj pritraktas, el diversaj vidpunktoj, la lingvon mem: Sabine Fiedler pri angla lingvaj elementoj en Esperanto, Tida Syuntaro pri la rolo de adjektivoj en Esperanto, kaj Wim Jansen kaj Otto Prytz pri vortfarado. Fakte, en siaj artikoloj Fiedler kaj Prytz ambaŭ certagrade traktas pruntadon el la angla. Fiedler prave atentigas pri la lingva konscio kaj lingva estetiko de parolantoj de Esperanto, kiuj certagrade rezistas la enŝteliĝon de fremdlingvaj influoj; sed ne eblas eviti la fakton, ke, ju pli insiste la angla lingvo fariĝas iuspeca universala komunikilo, des pli ofte ĝiaj neologismoj aperos alivestite en Esperanto, kaj des pli malofte oni celos kunmetitajn formojn por esprimi nove aperintajn nociojn. Unu el la plezuroj de Esperanto (kaj sekve ĝia estetiko) estas ĝia lingva manipuleblo. Ni daŭre kreu kaj uzu kunmetitajn formojn, paralele kun la neceso foje formi novajn vortojn por novaj konceptoj. Krom tiuj kvar artikoloj aperas du artikoloj de la redaktoroj de la revuo, en kiuj ni defiis unu la alian difini la intelektan aŭ fakan teritorion de Esperantologio kvazaŭ por krei gvidilon por la estonteco de la revuo. Mia redaktora kolego, la juna fakulo Guilherme Fians, rigardas en la estontecon kaj memorigas nin, ke difi nitaj disciplinoj ofte antaŭeniras per polemikado: fakuloj prenas malsamajn poziciojn, kaj, kvazaŭ kemie, formiĝas nova substanco.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"12 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":null,"resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":"127958085","PeriodicalName":null,"FirstCategoryId":null,"ListUrlMain":null,"RegionNum":0,"RegionCategory":"","ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":"","EPubDate":null,"PubModel":null,"JCR":null,"JCRName":null,"Score":null,"Total":0}