{"title":"Influoj de gepatra lingvo sur la lernadon de esperanto: Psikolingvistika esploro","authors":"Hiroshi Nagata, Renato Corsetti","doi":"10.59718/ees25736","DOIUrl":null,"url":null,"abstract":"Tiu ĉi studo esploras la influojn de gepatra lingvo sur la lernadon de esperanto pere de du taskoj: juĝado de akceptebleco de frazoj kaj libera priskribado de bildo. Partoprenis entute 111 parolantoj el anglalingvanoj, perslingvanoj, hungarlingvanoj kaj ruslingvanoj, malsamaj je la sperto en esperanto: komencantoj, progresantoj kaj spertuloj. Testitaj fraztrajtoj estis tri-specaj: tiaj, kiuj inkludis sintagmo-konservantan disigon (Grandan hundon renkontis la knabo sur la strato.), tiaj, kiuj inkludis sintagmo-rompantan disigon (Grandan li akiros sukceson.) kaj tiaj, en kiuj mankis kromvorto (Mi rakontos kion mi vidis.). Tiuj ĉi transformitaj frazoj estis parigitaj respektive kun siaj bazaj frazoj: tiaj, kiuj ne inkludis sintagmo-konservantan disigon (La knabo renkontis grandan hundon sur la strato.), tiaj, kiuj ne entenis sintagmo-rompantan disigon (Li akiros grandan sukceson.), kaj tiaj, kiuj inkludis kromvorton (Mi rakontos tion, kion mi vidis.). Ĉefaj trovaĵoj estis: (1) diferenco de jugado inter la bazaj kaj la transformitaj frazoj okazis depende de tio, ĉu la gepatra lingvo permesis aŭ ne permesis la kritajn fraztrajtojn. Tio ĉi okazis speciale ĉe komencantoj el perslingvanoj, hungarlingvanoj kaj ruslingvanoj, kiam ili juĝis frazojn kiuj inkluzivis la du tipojn de disigo. (2) La diferenco malgrandigis proporcie al spertiĝo en esperanto. Tio ĉi estis plej rimarkebla ĉe perslingvanoj kaj hungarlingvanoj, kiam ili jugis la sintagmo-konservantajn frazojn. (3) Spertuloj el la kvar lingvanoj donis preskaŭ samnivelan juĝadon precipe al la frazoj rilatantaj al la du specoj de disiĝo. (4) Liberaj priskriboj, akiritaj precipe ce hungarlingvanoj kaj ruslingvanoj, konsistis el frazesprimoj, kiuj estis kreitaj laŭ la gramatiko de iliaj gepatraj lingvoj prefere ol statistike plej oftaj frazesprimoj cirkaŭantaj la skribantojn. La trovaĵoj indikas la grandan influon de gepatra lingvo sur la lernadon de esperanto. Ili ankaŭ indikas la influon de sperto pri la lingvo sur la juĝadon de akceptebleco de frazoj.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"1 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0000,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":"0","resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":null,"PeriodicalName":"Esperantologio / Esperanto Studies","FirstCategoryId":"1085","ListUrlMain":"https://doi.org/10.59718/ees25736","RegionNum":0,"RegionCategory":null,"ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":null,"EPubDate":"","PubModel":"","JCR":"","JCRName":"","Score":null,"Total":0}
引用次数: 0
Abstract
Tiu ĉi studo esploras la influojn de gepatra lingvo sur la lernadon de esperanto pere de du taskoj: juĝado de akceptebleco de frazoj kaj libera priskribado de bildo. Partoprenis entute 111 parolantoj el anglalingvanoj, perslingvanoj, hungarlingvanoj kaj ruslingvanoj, malsamaj je la sperto en esperanto: komencantoj, progresantoj kaj spertuloj. Testitaj fraztrajtoj estis tri-specaj: tiaj, kiuj inkludis sintagmo-konservantan disigon (Grandan hundon renkontis la knabo sur la strato.), tiaj, kiuj inkludis sintagmo-rompantan disigon (Grandan li akiros sukceson.) kaj tiaj, en kiuj mankis kromvorto (Mi rakontos kion mi vidis.). Tiuj ĉi transformitaj frazoj estis parigitaj respektive kun siaj bazaj frazoj: tiaj, kiuj ne inkludis sintagmo-konservantan disigon (La knabo renkontis grandan hundon sur la strato.), tiaj, kiuj ne entenis sintagmo-rompantan disigon (Li akiros grandan sukceson.), kaj tiaj, kiuj inkludis kromvorton (Mi rakontos tion, kion mi vidis.). Ĉefaj trovaĵoj estis: (1) diferenco de jugado inter la bazaj kaj la transformitaj frazoj okazis depende de tio, ĉu la gepatra lingvo permesis aŭ ne permesis la kritajn fraztrajtojn. Tio ĉi okazis speciale ĉe komencantoj el perslingvanoj, hungarlingvanoj kaj ruslingvanoj, kiam ili juĝis frazojn kiuj inkluzivis la du tipojn de disigo. (2) La diferenco malgrandigis proporcie al spertiĝo en esperanto. Tio ĉi estis plej rimarkebla ĉe perslingvanoj kaj hungarlingvanoj, kiam ili jugis la sintagmo-konservantajn frazojn. (3) Spertuloj el la kvar lingvanoj donis preskaŭ samnivelan juĝadon precipe al la frazoj rilatantaj al la du specoj de disiĝo. (4) Liberaj priskriboj, akiritaj precipe ce hungarlingvanoj kaj ruslingvanoj, konsistis el frazesprimoj, kiuj estis kreitaj laŭ la gramatiko de iliaj gepatraj lingvoj prefere ol statistike plej oftaj frazesprimoj cirkaŭantaj la skribantojn. La trovaĵoj indikas la grandan influon de gepatra lingvo sur la lernadon de esperanto. Ili ankaŭ indikas la influon de sperto pri la lingvo sur la juĝadon de akceptebleco de frazoj.