{"title":"Esperanto kaj lingvistiko: Cent jaroj da (mal)amikeco","authors":"Grant Goodall","doi":"10.59718/ees43692","DOIUrl":null,"url":null,"abstract":"La rilatoj inter la lingvistiko kaj tiuj kiuj uzas kaj evoluigas helplingvojn kiel Esperanton estis relative amikaj dum la komencaj jaroj, multe malheliĝis dum la postaj jardekoj, kaj nun ŝajne eniras pli kunlaboran kaj esperdonan periodon. En la komencaj jaroj, estis multe da reciproka influo kaj kunlaboro, sed dum la fruaj jardekoj de la 20a jarcento, la sinteno de lingvistoj rilate al Esperanto rapide fariĝis negativa, parte pro la tradiciaj deklaroj de esperantistoj pri sia lingvo kaj parte pro neeviteblaj konfliktoj inter la celoj de la lingvistiko kaj la stato de Esperanto kiel lingvo. Fine de la 20a jarcento, tamen, tiu situacio komencis ŝanĝiĝi, pro ŝanĝoj kaj inter esperantistoj kaj inter lingvistoj. Esperantistoj pli malofte esprimis ideojn pri lingvolernado, pri la logikeco de Esperanto, kaj pri la diverseco de lingvoj en la mondo kiujn lingvistoj trovus ŝoke neakcepteblaj. Intertempe, en la lingvistiko, ideoj pri lingvolernado kaj pri konstruitaj lingvoj maturiĝis tiomgrade ke oni nun povas almenaŭ imagi ke Esperanto iam fariĝos ordinara temo en la esplorkampoj de lingvistiko.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"4 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0000,"publicationDate":"2023-07-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":"0","resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":null,"PeriodicalName":"Esperantologio / Esperanto Studies","FirstCategoryId":"1085","ListUrlMain":"https://doi.org/10.59718/ees43692","RegionNum":0,"RegionCategory":null,"ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":null,"EPubDate":"","PubModel":"","JCR":"","JCRName":"","Score":null,"Total":0}
引用次数: 0
Abstract
La rilatoj inter la lingvistiko kaj tiuj kiuj uzas kaj evoluigas helplingvojn kiel Esperanton estis relative amikaj dum la komencaj jaroj, multe malheliĝis dum la postaj jardekoj, kaj nun ŝajne eniras pli kunlaboran kaj esperdonan periodon. En la komencaj jaroj, estis multe da reciproka influo kaj kunlaboro, sed dum la fruaj jardekoj de la 20a jarcento, la sinteno de lingvistoj rilate al Esperanto rapide fariĝis negativa, parte pro la tradiciaj deklaroj de esperantistoj pri sia lingvo kaj parte pro neeviteblaj konfliktoj inter la celoj de la lingvistiko kaj la stato de Esperanto kiel lingvo. Fine de la 20a jarcento, tamen, tiu situacio komencis ŝanĝiĝi, pro ŝanĝoj kaj inter esperantistoj kaj inter lingvistoj. Esperantistoj pli malofte esprimis ideojn pri lingvolernado, pri la logikeco de Esperanto, kaj pri la diverseco de lingvoj en la mondo kiujn lingvistoj trovus ŝoke neakcepteblaj. Intertempe, en la lingvistiko, ideoj pri lingvolernado kaj pri konstruitaj lingvoj maturiĝis tiomgrade ke oni nun povas almenaŭ imagi ke Esperanto iam fariĝos ordinara temo en la esplorkampoj de lingvistiko.