{"title":"La esperanta literaturo tra la lupeo de kelkaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj","authors":"Vilmos Benczik","doi":"10.59718/ees43768","DOIUrl":null,"url":null,"abstract":"La tradiciaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj baziĝas sur la organika unueco de signifanto (t.e. sonkorpuso de vorto) kaj signifato (tiu objekto, koncepto k.t.p., en kies loko staras la koncerna vorto kiel signo) temas pri terminoj de de Saussure: signifiant kaj signifié. En tiu organika unueco signifanto elvokas la signifaton, dum ĝi mem paliĝas, kvazaŭ malaperas, kaj en la proscenio staras nurnure la signifato. Esperanta literatura verko laŭ tiu koncepto dum longa tempo reganta en la literaturscienco ne povas esti plenvalora, ĉar la rilato inter signifanto kaj signifato en Esperanto estas malpli fiksa kaj intima, ol en la etnaj lingvoj; sekve esperanta signifanto ne kapablas elvoki tiel firman kaj potencan signifaton, kiu likvidus ĝin (la signifanton), kaj mem starus sola antaŭ la okuloj de la leganto. Sed la novaj lingvoteorioj kaj la post-strukturismaj literaturkonceptoj pridubas tiun organikecon kaj intimecon en la rilato inter signifanto kaj signifato (kiel ankaŭ la ĉefrolon de la signifato) ankaŭ koncerne la etnajn lingvojn; fariĝis ĝenerala la koncepto, laŭ kiu per la vortoj de la homa lingvo ne eblas konfidinde referenci al la realo. Laŭ tiuj tezoj en la semiotika procezo, funkcianta ĉe la kreado kaj legado de literatura teksto, la ĉefrolon transprenas signifanto, kies firma ligiteco al difinita signifato estas tre dubinda. Literatura verko laŭ tiu koncepto estas antaŭ ĉio teksto, konsistanta el signifantoj, kiuj signifantoj interrilatas multe pli kun la signifantoj de aliaj tekstoj (‘interteksteco’), ol kun iuj dubindaj, transcendaj sense ne kapteblaj signifatoj. Rezulte de tiu paradigmoŝanĝo en la teorio de lingvo kaj de literaturo fakte forfalas la bazo de ĉiuj rezervoj, pli frue alfrontantaj la esperantan literaturon. La studo deziras skize prezenti la esencon de tiu ĉi paradigmoŝanĝo, kaj montri ĝiajn teoriajn konsekvencojn rilate la pritakson de la esperanta literaturo kaj rilate la prijuĝon de Esperanto kiel lingvo.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"7 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0000,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":"0","resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":null,"PeriodicalName":"Esperantologio / Esperanto Studies","FirstCategoryId":"1085","ListUrlMain":"https://doi.org/10.59718/ees43768","RegionNum":0,"RegionCategory":null,"ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":null,"EPubDate":"","PubModel":"","JCR":"","JCRName":"","Score":null,"Total":0}
引用次数: 0
Abstract
La tradiciaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj baziĝas sur la organika unueco de signifanto (t.e. sonkorpuso de vorto) kaj signifato (tiu objekto, koncepto k.t.p., en kies loko staras la koncerna vorto kiel signo) temas pri terminoj de de Saussure: signifiant kaj signifié. En tiu organika unueco signifanto elvokas la signifaton, dum ĝi mem paliĝas, kvazaŭ malaperas, kaj en la proscenio staras nurnure la signifato. Esperanta literatura verko laŭ tiu koncepto dum longa tempo reganta en la literaturscienco ne povas esti plenvalora, ĉar la rilato inter signifanto kaj signifato en Esperanto estas malpli fiksa kaj intima, ol en la etnaj lingvoj; sekve esperanta signifanto ne kapablas elvoki tiel firman kaj potencan signifaton, kiu likvidus ĝin (la signifanton), kaj mem starus sola antaŭ la okuloj de la leganto. Sed la novaj lingvoteorioj kaj la post-strukturismaj literaturkonceptoj pridubas tiun organikecon kaj intimecon en la rilato inter signifanto kaj signifato (kiel ankaŭ la ĉefrolon de la signifato) ankaŭ koncerne la etnajn lingvojn; fariĝis ĝenerala la koncepto, laŭ kiu per la vortoj de la homa lingvo ne eblas konfidinde referenci al la realo. Laŭ tiuj tezoj en la semiotika procezo, funkcianta ĉe la kreado kaj legado de literatura teksto, la ĉefrolon transprenas signifanto, kies firma ligiteco al difinita signifato estas tre dubinda. Literatura verko laŭ tiu koncepto estas antaŭ ĉio teksto, konsistanta el signifantoj, kiuj signifantoj interrilatas multe pli kun la signifantoj de aliaj tekstoj (‘interteksteco’), ol kun iuj dubindaj, transcendaj sense ne kapteblaj signifatoj. Rezulte de tiu paradigmoŝanĝo en la teorio de lingvo kaj de literaturo fakte forfalas la bazo de ĉiuj rezervoj, pli frue alfrontantaj la esperantan literaturon. La studo deziras skize prezenti la esencon de tiu ĉi paradigmoŝanĝo, kaj montri ĝiajn teoriajn konsekvencojn rilate la pritakson de la esperanta literaturo kaj rilate la prijuĝon de Esperanto kiel lingvo.