{"title":"Organizaj strukturoj kaj la estonteco de Esperanto","authors":"Humphrey Tonkin","doi":"10.59718/ees58136","DOIUrl":null,"url":null,"abstract":"Ne senpense Hector Hodler kaj liaj junaj kunlaborantoj en 1908 nomis sian novan asocion “Universala”: kiel Lins atentigas, UEA konsistis nur el individuaj membroj, tiel ignorante la naciajn Esperanto-societojn. Temis esence pri horizontala strukturo, tre taŭga por la idealisma, popularisma etoso de tiu periodo. Sed la Unua Mondmilito, kaj la posta mondpolitika evoluo ĝenerale, plifortigis naciajn identecojn. Sekve, ne estas surprize, ke, kiam oni konstruis la “modernan UEA” en la jaroj post la Dua Mondmilito, oni kreis, surbaze de la kunigo de UEA kaj IEL, esence hierarkian strukturon, kies bazo konsistis el lokaj grupoj, landaj asocioj, kaj internacia organizaĵo. La fundamento de tiu strukturo estis (a) geografia kaj (b) ŝtata. Kvankam ekzistis plej diversaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, neniu sukcesis komplete teni sian pozicion fronte al tiu monolita kaj dum pluraj jaroj tre efika strukturo. La mondpolitika evoluo iris en la lastaj jaroj inversan direkton: la internacia kunlaboro okazas ĉiam pli ofte sen interveno de ŝtataj strukturoj, sen limiĝo geografie – helpate (eĉ kaŭzate) de la profundaj ŝanĝoj en la komunika teknologio. Malfermiĝis la demando, kiun formon prenos la strukturoj de la Esperanto-komunumo en la estonteco.","PeriodicalId":228119,"journal":{"name":"Esperantologio / Esperanto Studies","volume":"49 1","pages":"0"},"PeriodicalIF":0.0000,"publicationDate":"1900-01-01","publicationTypes":"Journal Article","fieldsOfStudy":null,"isOpenAccess":false,"openAccessPdf":"","citationCount":"0","resultStr":null,"platform":"Semanticscholar","paperid":null,"PeriodicalName":"Esperantologio / Esperanto Studies","FirstCategoryId":"1085","ListUrlMain":"https://doi.org/10.59718/ees58136","RegionNum":0,"RegionCategory":null,"ArticlePicture":[],"TitleCN":null,"AbstractTextCN":null,"PMCID":null,"EPubDate":"","PubModel":"","JCR":"","JCRName":"","Score":null,"Total":0}
引用次数: 0
Abstract
Ne senpense Hector Hodler kaj liaj junaj kunlaborantoj en 1908 nomis sian novan asocion “Universala”: kiel Lins atentigas, UEA konsistis nur el individuaj membroj, tiel ignorante la naciajn Esperanto-societojn. Temis esence pri horizontala strukturo, tre taŭga por la idealisma, popularisma etoso de tiu periodo. Sed la Unua Mondmilito, kaj la posta mondpolitika evoluo ĝenerale, plifortigis naciajn identecojn. Sekve, ne estas surprize, ke, kiam oni konstruis la “modernan UEA” en la jaroj post la Dua Mondmilito, oni kreis, surbaze de la kunigo de UEA kaj IEL, esence hierarkian strukturon, kies bazo konsistis el lokaj grupoj, landaj asocioj, kaj internacia organizaĵo. La fundamento de tiu strukturo estis (a) geografia kaj (b) ŝtata. Kvankam ekzistis plej diversaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, neniu sukcesis komplete teni sian pozicion fronte al tiu monolita kaj dum pluraj jaroj tre efika strukturo. La mondpolitika evoluo iris en la lastaj jaroj inversan direkton: la internacia kunlaboro okazas ĉiam pli ofte sen interveno de ŝtataj strukturoj, sen limiĝo geografie – helpate (eĉ kaŭzate) de la profundaj ŝanĝoj en la komunika teknologio. Malfermiĝis la demando, kiun formon prenos la strukturoj de la Esperanto-komunumo en la estonteco.